Baunatal
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Baunatal (metroo de Madrido). |
Baunatal - prononco [BAŬnata:l] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 27 906 loĝantojn. Baunatal havas areon de 38,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 729 loĝantoj/km².
Baunatal | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | |||||
Distrikto | Distrikto Kassel | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0561, 05601, 05665 | |||||
Poŝtkodo | 34225 | |||||
Aŭtomobila kodo | KS | |||||
Oficiala Municipokodo | 06633003 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Schaub | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 14 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 27906 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 16′ N, 9° 25′ O (mapo)51.2588888888899.4183333333333Koordinatoj: 51° 16′ N, 9° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 210 m | |||||
Areo | 38,27 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.baunatal.de | |||||
TrafikoRedakti
Ĉe la norda rando de la komunumo situas la germana aŭtovojo A44, kiu okcidente gvidas al Dortmund, la Ruhr-regiono kaj plu ĝis la limo inter Germanio kaj Belgio, kaj oriente plugvidas ĝis oriente de Kaselo, kie nur mankas kelkaj kilometroj ĝis la urbo Eisenach. Ĉe Kaselo (nur 2 kilometrojn oriente de la plej orienta komunumoparto) ankaŭ konektiĝas la nord-suda germana aŭtovojo A7, kiu norde ligas al Hamburgo, Flensburg kaj Danio, kaj sude al Aalen, Füssen kaj Aŭstrio. Krome en Kaselo ankaŭ estas ICE-rapidtrajna stacidomo, kie same nord-sudaj konektoj ligas al Hanovro kaj Hamburgo norde kaj al Frankfurto ĉe Majno sudokcidente aŭ al Nurenbergo sudoriente.
Pertneraj urbojRedakti
- Vire Normandio, Francio ekde 1983
- Sangerhausen en Turingio, Germanio ekde junio 1990, kiam do laurbo ankoraŭ situis en GDR, la orienta najbara ŝtato de okcidenta Germanio[1]
- San Sebastián de los Reyes, antaŭurbo de Madrido en Hispanio - Tie larĝa avenuo kaj eĉ stacio de la metroo de Madrido estas nomata Baunatal
- Vrchlabí, latine Albipolis, germane Hohenelbe, en la regiono Gigantmontaro en Ĉeĥio