Baziliko Ĉieliro de Maria (Mátraverebély)

(Alidirektita el Baziliko de Mátraverebély)

Franciskana Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Mátraverebély estas pilgrima Malgranda baziliko en Hungario, en vilaĝo Mátraverebély. Ofte la loknomo estas Mátraverebély-Szentkút, ĉar domaro Szentkút (=sankta puto) estas apartenaĵo de Mátraverebély, kiu troviĝas 3 km-ojn. Pilgrimvojo pri Maria (Mariazell-Csíksomlyó) 1400 km-ojn longa tuŝas ankaŭ tiu ĉi bazilikon.

Baziliko Ĉieliro de Maria
filial church • malgranda baziliko • katolika preĝejo
filial church • malgranda baziliko • katolika preĝejo [+]
Koordinatoj48° 0′ 0″ N, 19° 45′ 33″ O (mapo)48.000081719.7592108Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 19° 45′ 33″ O (mapo)

Baziliko Ĉieliro de Maria (Hungario)
Baziliko Ĉieliro de Maria (Hungario)
DEC
Baziliko Ĉieliro de Maria
Baziliko Ĉieliro de Maria

Map
Baziliko Ĉieliro de Maria
Vikimedia Komunejo:  Basilica of Our Lady of Assumption, Mátraverebély-Szentkút [+]
vdr
Fotoj pri baziliko de Mátraverebély
Aerfoto pri baziliko-monaĥejo de Mátraverebély-Szentkút
Pilgrima baziliko de Mátraverebély


Legendo redakti

Laŭ la hungaroj dum rajdado de Ladislao la 1-a (Hungario) el spuro de huffero ŝprucis akvofonto. Baldaŭe Dipatrino aperis kaj faris sana paŝtiston. Sekve pilgrimantoj are vizitis la fonton. En 1700 Klemento la 11-a ekzamenis la miraklojn kaj akceptis ilin veraj. En 1714 pastro notis tiun legendon.

Historio redakti

La fonto menciiĝis unuafoje en 1290. Ekde la 13-a jarcento ĝis 1767 ermitoj vivadis ĉe la najbara monto. Baldaŭe ligna, en 1705 ŝtona kapelo konstruiĝis. Ĝi ricevis permeson por pilgrimado en 1389. En 1400 Bonifaco la 9-a donacis al la pilgrimejo privilegiojn. En 1763 anstataŭ la kapelo baroka preĝejo kun 2 turoj konstruiĝis. Tiutempe franciskanoj alvenis, kiuj servis la preĝejon. Ili konstruis monaĥejon apud la preĝejo. En 1970 la papo donacis rangon "malgranda baziliko" al la preĝejo. La pilgrimloko estas vizitata ankaŭ de slovakoj. En 2006 ĉefepiskopo deklaris la preĝejon "nacia kultejo".

Eksteraj ligiloj redakti

  • El la hungara Vikipedio