Bernardino Ramazzini

itala kuracisto

Bernardino RAMAZZINI (Carpi, 4-a de oktobro 1633Padovo, 5-a de novembro 1714) estis itala kuracisto, konsiderita fondinto de la labormedicino. Liaj studoj pri profesiaj malsanoj kaj la promocio de protektado por laboristoj akcelis la malfermon de la industria sekureco, kaj de la leĝaro pri laborakcidentoj. En 1700 li verkis la unuan gravan libron pri profesiaj malsanoj kaj industria higieno. Li ekvivis en tumulta periodo de la historio de Eŭropo; en Italio, la tribunalo de la Inkvizicio ĵus malpermesis la instruadon de la teorioj de Galileo Galilei kaj norde de Alpoj, Eŭropo estis detruita de la Tridekjara Milito.

Bernardino Ramazzini
Persona informo
Aliaj nomoj Licoro Langiano
Naskiĝo 3-an de novembro 1633 (1633-11-03)
en Carpi
Morto 5-an de novembro 1714 (1714-11-05) (81-jaraĝa)
en Padovo
Lingvoj latina
Alma mater Universitato de Parmo
Okupo
Okupo kuracistoverkisto • universitata instruisto
Verkoj De Morbis Artificum Diatriba
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en la municipo Carpi, Provinco Modeno, la 4-an de oktobro 1633 (nask- kaj bapt-atestilo) kiel filo de Bartolomeo kaj Catarina Ramazzini. Li ekedukiĝis ĉe jezuitoj kaj, en 1652, li eniris en la Universitato de Parmo. Studinte filozofion dum tri jaroj, li ekstudis medicinon en 1655. En 1659 li doktoriĝis en filozofio kaj medicino en Parma.

Li translokiĝis al Romo por pluigi siajn studojn kun Antonio Maria Rossi (1588-1671), filo de Girolamo Rossi, kuracisto de la papo Klemento la 8-a. Pri tio oni konas malmulte, nur ke la konoj kiujn li akiris el la ĉefurbaj vendejoj ludis gravan rolon por lia posta verko, nome De morbis Artificum Diatriba. Li ricevis edukon por estis kuracisto en Canino kaj Marta, en la Duklando Kastro, ĉirkaŭ 1663. Li eksuferis malarion, kio devigis lin reveni al naskurbo. En 1665 li edziĝis al Francesca Righi, kun kiu havis kvar filojn. Li prakctikis medicinon kaj aktive partoprenis en la kultura vivo de la urbo kiel membro de la Accademia degli Apparenti.

 
De Morbis Artificum Diatriba - dua eldono (1713).

En 1671 li translokiĝis al Modeno, kie li iĝis helpanto de Antonio Ferrarini, persona kuracisto de Francesco la 2-a d’Este. En 1682 li estis dungita kiel profesoro de ‘Medicinaj Institucioj kaj Teorio de la Medicino’ en la refondita Universitato de Modeno, kie li restis dumlonge. En 1700 li translokiĝis al Padovo, kie li estis dungita kiel helpoprofesoro de ‘Medicina Praktiko’ de la Universitato de Padovo.

Lia plej konata verko, De Morbis Artificum Diatriba (Diskurso pri artmetiaj malsanoj, aŭ Traktato pri profesi-laboraj malsanoj) publikiĝis en 1700 kaj konstituas la unuan studon de malsanoj rilataj kun la diversaj metioj.