Besançon

komunumo en la departemento Doubs de Francio
(Alidirektita el Besancon)

Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]) kaj en la historia regiono Franĉkonteo - la urbo estas la prefektejo, do la administra centro, de la departemento Doubs, kaj historie ankaŭ estas la ĉefurbo de la kultura regiono Franĉkonteo. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Fine de 2021 en la komunumo vivis 119 198 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Besançon (france arrondissement de Besançon), la okcidenta parto de la departemento, kaj estas la centro de ses urbaj kantonoj.

Besançon
komunumo
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Doubs
Arondismento Besançon
Kantono centro de ses urbaj kantonoj
Hist. regiono Franĉkonteo
INSEE kodo 25056 [+]
Poŝtkodo 25000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119 198  (2021) [+]
Loĝdenso 1 832 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.2422222222226.0213888888889Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 65,05 km² (6 505 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Besançon (Doubs)
Besançon (Doubs)
DEC
Besançon
Besançon
Situo de Besançon
Besançon (Francio)
Besançon (Francio)
DEC
Besançon
Besançon
Situo de Besançon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Besançon [+]
vdr

Ĝi estas agnoskita kiel Arta kaj historia urbo de Francio ekde 1986 kaj Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

La rivero Doubs kaj la kajo Vauban

Geografio redakti

Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉkonteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.

Kvartaloj redakti

 
Urbaj partoj de Bezansono

La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant - malnova distrikto de vitkultivantoj:

  1. Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
  2. Velotte (2201),
  3. Grette-Butte (9399),
  4. Battant (4188),
  5. Chaprais (15439),
  6. Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
  7. Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
  8. Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
  9. Saint-Claude - Torcols (13975),
  10. Palente - Orchamps (14057),
  11. Vaites - Clairs-Soleils (4118),
  12. Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
  13. Tilleroyes - Trépillot (1342),
  14. arbaro de Chailluz.

Historio redakti

 
La citadelo de Besançon.

Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.

En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj : nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.

En 1871, la ribela kunteksto estis iniciato por la Komunumo de Besançon.

Vidindaĵoj redakti

Lokaj famuloj redakti

17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.

19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier

20-a jarcento: Tristan Bernard

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.

Partneraj urboj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti