Mendrisio

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Besazio)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mendrisio (distrikto), Mendrisio (stacidomo) kaj Mendrisio S. Martino (stacidomo).

Mendrisio estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnomaj komunumaro kaj distrikto en la sudo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 11637 loĝantojn la 31-an de decembro 2011.

Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Mendrisio
Mendrisio
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Mendrisio
Koordinatoj  45° 52′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 45.86667 °N, 8.98333 °O / 45.86667; 8.98333 (mapo)Koordinatoj: 45° 52′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 45.86667 °N, 8.98333 °O / 45.86667; 8.98333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11637
Areo 21,7 km²
Alteco 354 m super marnivelo
Poŝtkodo 6850
Komunumkodo 5254
Mapo de Mendrisio
Mapo de Mendrisio
Mapo de Mendrisio

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo estas la itala, la parola lingvo la tiĉina dialekto de la lombarda lingvo.

Institucioj redakti

En Mendrisio troviĝas la arkitekturakademio fondita en 1996 kiel parto de la universitato de la itallingva Svislando.

Eventoj redakti

En 2009 okazis en Mendrision la monda ĉampioneco de la biciklistoj.

Geografio redakti

La urbo mendrisio etendiĝas sude de la Lago de Lugano. Ĝi situas proksimume 18 kilometrojn sude de Lugano kaj en okcidento kaj ĉe sia suda pinto limas al Italio. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la Monto Generoso kun alteco de 1701 m s.m..

Trafiko redakti

Tra Mendrisio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2 kaj la gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. De Capolago dentorada fervojo kondukas al la kulmino de Monte Generoso. La urbo disponas pri propra loka busreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sobrio datiĝas el la jaro 793 kiel Mendrici. Proksimume 30 tomboj, sarkofagoj kaj tomboŝtonoj, moneroj de la romia respubliko kaj imperio kaj restaĵoj de vilao pruvas, ke la loko jam estis loĝata dum la romia epoko. Dum mezepoko Mendrisio estis sub la regado de la urbo Como, tiun regado sekvis en la jaro 1517 la regado fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Ek de 1522 Mendrisio estis la ĉefurbo de la samnoma voktejo sub komunua regado de la Svisa Ĵurkomunumo.[1]

Kvartaloj de la urbo Mendrisio redakti

La teritorio de la hodiaŭa urbo kaj komunumo Mendrisio konsistas el 10 kvartaloj, kiuj iam estis aŭtonomaj komunumoj kaj iom post iom estis integritaj al la nuna komunumo. Jen la listo kun la dato de la aliĝo al la komunumo, kaj loĝantaro fine de 2011:

Kvartalo Integriĝo al la komunumo Loĝantaro  
Arzo 5-an de aprilo 2009 1131
Besazio 14-an de aprilo 2013 618
Capolago 5-an de aprilo 2009 768
Genestrerio 5-an de aprilo 2009 920
Ligornetto 14-an de aprilo 2013 1716
Mendrisio - 6189
Meride 14-an de aprilo 2013 314
Rancate 5-an de aprilo 2009 1453
Salorino 4-an de aprilo 2004 499
Tremona 5-an de aprilo 2009 441

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti