Bettie Mae Page (22a de Aprilo, 1923 – 11a de Decembro, 2008) estis usona modelo kiu akiris notindecon en la 1950-aj jaroj pro siaj seksallogaj fotoj.[1][2] ŝi estis ofte referencata kiel la "Queen of Pinups" (Reĝino de Seksallogaj Fotoj): ŝia longa nigra hararo, bluaj okuloj, kaj marka franĝeto influis artistojn dum generacioj. Post ŝia morto, la fondinto de Playboy nome Hugh Hefner nomis ŝin "rimarkinda damo, ikona figuro en pop-kulturo kiu influis sekson, guston en modo, iu kiu havis enorman efikon sur nia socio".[3]

Bettie Page
Persona informo
Naskonomo Bettie Mae Page
Naskiĝo 22-an de aprilo 1923 (1923-04-22)
en Naŝvilo
Morto 11-an de decembro 2008 (2008-12-11) (85-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo korinfarkto
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Vanderbilt • Peabody College • Multnomah University • Hume-Fogg High School
Okupo
Okupo Playmatemodelo de la erotika fotografiomodelo
TTT
Retejo https://www.bettiepage.com
vdr

Naskiĝinta en Naŝvilo (Tenesio), Page loĝis en Kalifornio kiel junulino antaŭ translokiĝi al Novjorko por serĉi laboron kiel aktorino. Tie, ŝi trovis laboron kiel seksalloga modelo, kaj pozis por dekduoj da fotistoj laŭlonge de la 1950-aj jaroj. Page estis "Miss January 1955", nome unu el la plej fruaj Playmates of the Month (pozulino de la monato) por la gazeto Playboy. Post jaroj de malfamo, ŝi ekhavis reaperon de populareco en la 1980-aj jaroj.

En 1959, Page konvertiĝis al evangeliisma kristanismo kaj laboris por predikisto Billy Graham,[4] studis ĉe Bibliaj lernejoj en Los-Anĝeleso kaj Portlando (Oregono), dele al klopodoj iĝi misiisto. La lasta parto de la vivo de Page estis markita per depresio, drastaj vivoŝanĝoj, kaj kelkaj jaroj en ŝtata frenezulejo pro paranoida skizofrenio.[5][6][7]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 50s pin-up queen Bettie Page dies, BBC News, 12a de Decembro, 2008; alirita la 12an de Decembro 2008
  2. McFadden, Robert D., "Bettie Page, Queen of Pinups, Dies at 85", The New York Times, 12a de Decembro 2008. Kontrolita 21a de Decembro 2010.
  3. "Bettie Page dies at 85 / Pin-up queen was a pop culture phenomenon", Variety, 11a de Decembro, 2008.
  4. "Pinup model Bettie Page dies in L.A. at 85".[rompita ligilo] Today.com. Associated Press. 2008. Alirita la 12an de Decembro, 2008. "Bettie Page, the 1950s secretary-turned-model whose controversial photographs in skimpy attire or none at all helped set the stage for the 1960s sexual revolution, died Thursday. She was 85."
  5. Bettie Page, Dita Von Teese, Hugh M. Hefner, Rebecca Romijn, Tempest Storm, Bunny Yeager (2012). Bettie Page Reveals All (video). Mark Mori. Event occurs at 101. Alirita la 10a de Aprilo, 2020.
  6. Sahagun, Louis (11a de Decembro, 2008). "Pinup queen Bettie Page dead at 85". Los Angeles Times. Alirita la 11an de Decembro, 2008. "Bettie Page, the brunet pinup queen with a shoulder-length pageboy hairdo and kitschy bangs whose saucy photos helped usher in the sexual revolution of the 1960s, has died. She was 85."
  7. Sahagun, Louis, "Pin-up Bettie Page, whose poses ushered in sexual revolution, dies", The Age, 13a de Decembro, 2008.