Bezi
Bezi estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr. Bezi estas peĉenega nomo, la peĉenegoj en tiu regiono gardis la limon.
Bazaj informojRedakti
- Poŝtkodo: 9162
- Telefonkodo: 96
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 410
- Koordinatoj: 47°40′30″N 17°23'35″E
SituoRedakti
La komunumo situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, la ĉefvojo kaj la fervojo inter Győr kaj Sopron estas ne tro for. Csorna troviĝas 16, Győr 22, Mosonmagyaróvár 29, Budapeŝto 143 km.
HistorioRedakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1481. Post la mezepoko turkoj kaj poste aŭstroj detruis la vilaĝon.
En Bezi migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
La vilaĝo havas romkatolikan klasikisman preĝejon omaĝe al Dipatrino (Granda) el la 19-a jarcento kaj luteranan preĝejon.
FamulojRedakti
En Bezi naskiĝis:
- luterana episkopo István Nagy
- instruisto János Horváth.