Bogád, kroate Bogadin estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bogád situas sur tre mildaj deklivoj ĉe piedoj de montaro Mecsek, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas je 7 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum romianoj. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1058 laŭ tiama formo "Bogad", tiam apartenanta al episkopo de Pécs. En 1331 valonoj pligrandigis la loĝantaron. En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi ne senhomiĝis. En la 1680-aj jaroj la turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste sudslavoj refondis ĝin. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj redakti