Boljevci, serbe Бољевци, estas granda vilaĝo en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Surĉin.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Boljevci etendiĝas laŭ maldekstra bordo de Savo, laŭ traira flankovojo.

 
Mapo pri municipo Surĉin
 
Ĉefvojo de Boljevci

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Ekde tiam alvenis laŭvice keltoj, romianoj kaj hungaroj. En 1521 la turkoj okupis la vilaĝon. La unua mencio okazis en 1702, poste skribe en 1716. En 1797 preĝejo konstruiĝis. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis, precipe serboj kaj slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 2002 loĝis en Boljevci 2653 serboj (65 %), 1132 slovakoj (28 %), 40 jugoslavianoj, 16 kroatoj, 12 ciganoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti