Brunkapa monarkoĉetio

La Brunkapa monarkoĉetio (Erythrocercus mccallii) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, dum tiukaze temas pri genro de Afriko. Temus pri longvostaj birdoj, dum la proksimaj genroj TesiaUrosphena estas tre mallongvostaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa monarkoĉetio
Brunkapa monarkoĉetio
Brunkapa monarkoĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Erythrocercus
Specio: E. mccallii'
Erythrocercus mccallii
(Cassin, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en plej granda parto de subsahara Afriko escepte plej suda kontinento kaj krom la sudorienta Afriko kie loĝas la aliaj du specioj de la genro nome la Flava monarkoĉetio kaj la Livingstona monarkoĉetio, nome en la landoj Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Malio, Niĝerio, Sieraleono, kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Estas birdo kun brunaj krono kaj gorĝo, kio nomigas la specion ĉar la alia rimarkinda karaktero same bruna vosto longa kaj larĝa vosto, malfermebla rondoforme kiel ventumilo, estas komuna al la proksime parenca la Livingstona monarkoĉetio. La subaj partoj estas grizecaj kaj estas grizeca ankaŭ la dorso kun tre fortaj olivecaj nuancoj.

Referencoj redakti