Burlesko
Burlesko (de itala burlesco ŝerca, de burla, ŝerco, malseriozaĵo, komikaĵo) estas teatra aŭ literatura ĝenro de burleskaj verkoj. Burleskaĵo estas kruta komedio en teatro aŭ literaturo. En muziko ĝi estas gaja instrumenta muzikaĵo.
Teatro kaj literaturo
redaktiSur la scenejo kaj en literaraj verkoj (poemoj, rakontoj, komedioj) burleskaĵo estas ekstravagance komika, primoka verko kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo, aŭ male. Ofte burleskaĵo estas improvizita kaj havas kritikajn trajtojn. Kune kun farso kaj arlekenaĵo burleskaĵo apartenas al la literatura ĝenro de dramo. Ofte burleskaĵoj estas ludataj en popola kaj laikula teatro.
Tipaj burleskaĵoj estas la komedioj de Aristofano, Carlo Gozzi, Carlo Goldoni en la tradicio de la Commedia dell'Arte.
En la germana literaturo Sebastian Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko pro sia verko La stultula ŝipo (Das Narrenschiff, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion.
Aliaj konataj burleskaĵoj:
- Biedermann und die Brandstifter. Burleskaĵo de Max Frisch, unua prezentado en 1958
- Die schlimmen Buben in der Schule (burleskaĵo kun kantado) de Johann Nestroy, unua prezentado en 1847
Muziko
redaktiEn muziko, burleskaĵo estas la nomo de gaja kaj petola instrumenta muzikaĵo. La nocio estas transprenita el literaturo kaj teatro de la 18-a jarcento.
Konataj burleskaĵoj:
- Kiel unuopa frazo (movimento)
- Burlesca, en Partita No. 3 en a-Moll por piano (BWV 827) de Johann Sebastian Bach
- Gustav Mahler - Rondo-Burleskaĵo: 3-a movimento de la 9-a simfonio
- Kiel memstara komponaĵo
- Burleskaĵo por piano kaj orkestro de Richard Strauss
- Ses Burleskaĵoj op. 58 por piano kvarmana de Max Reger
- Tri Burleskaĵoj Op. 8c por piano de Béla Bartók
- Petruŝko - Burleskaĵo en 4 bildoj de Igor Stravinski kaj Aleksandre Benois
- Burleskaĵo por blovinstrumenta kvinteto op. 76b de Bertold Hummel
Literaturo
redakti- D. Werner: Das Burleske. Versuch einer literaturwissenschaftlichen Begriffsbestimmung. Diss., FU-Berlin, 1968.
- K. F. Flögel: Geschichte des Burlesken. Leipzig 1794.