Cecil Boden KLOSS (28a de Marto 1877 – 19a de Aŭgusto 1949)[1] estis angla zoologo. Li estis fakulo pri mamuloj kaj birdoj el Sudorienta Azio.

C. Boden Kloss
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1877 (1877-03-28)
en Warwickshire
Morto 19-an de aŭgusto 1949 (1949-08-19) (72-jaraĝa)
en Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • mammalogist • zoologo • botanika kolektisto • verkistofotisto • direktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence de la 20a jarcento, Kloss akompanis la usonan naturscienciston William Louis Abbott esplori areojn de Andamanoj kaj Nikobaroj. Dum la jaroj 1912-1913 Kloss partoprenis en la 2a Wollaston Ekspedicio al Nederlanda Nov-Gvineo, estrita de brita kuracisto kaj esploristo A.F.R. Sandy Wollaston, kiel zoologo. El 1908 li laboris por Herbert Christopher Robinson en la muzeo de Kuala Lumpur. Li estis Direktoro de la Raffles Museum el 1923 ĝis 1932 kaj Prezidanto de la Malaja Branĉo de la Reĝa Azia Societo en 1930.[2]

Kloss estas omaĝata en la nomoj de nombraj plantoj kaj animaloj, kiel jenaj:

Plantoj:

Mamuloj:

  • Hylobates klossii, simio de Kloss, endemia de Mentavajoj, Indonezio
  • Euroscaptor klossi, talpo de Kloss, trovebla en Laoso, Malajzio kaj Tajlando

Birdoj:

Reptilioj:[3]

Verko redakti

Kloss CB (1903). In the Andamans and Nicobars; The narrative of a cruise in the schooner "Terrapin", with notices of the islands, their fauna, ethnology, etc. London: John Murray. xvi + 373 pp.

Notoj redakti

  1. Banks E (Decembro 1950). “Obituary: Cecil Boden-Kloss.”, Bulletin of the Raffles Museum 23, p. 336–346. Alirita 24a de Majo 2016.. 
  2. Journal of the Malayan Branch of the Royal Asiatic Society. Malayan Branch of the Royal Asiatic Society (1932). Alirita 4a de Januaro 2017.
  3. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (201)1. The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Kloss", p. 143).

Eksteraj ligiloj redakti