Chandrasekhara Venkata Raman
Chandrasekhara Venkata Raman (7-an de novembro 1888, Trichinopoly, Hindio – 21-an de novembro 1970, Bangalore) estis barata fizikisto, kiu forte influis evoluon de la barata scienco. Li ricevis Nobel-premion en 1930[1] pri tiu malkovro, ke la lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas la ondolongon.
Li iĝis fizika profesoro de la Kolkata Universitato (1917). Li analizis lumŝprucan proprecon de diversaj materialoj kaj dum tio malkovris en 1928, ke en la refraktiĝanta lumo aperas ankaŭ aliaj frekvencoj – kompare al la originala unufrekvenca spektro – kiuj karakterizas la materialon. Oni nomumis tiujn Raman-frekvencoj kiuj kongruas al la infraruĝaj frekvencoj de la materio. Ilian aperon kaŭzas la energioŝanĝo inter la lumo kaj materio.
Raman ricevis en 1929 kavaliran rangon, li gvidis ekde 1933 fizikan departementon de la Hindia Naturscienca Instituto en Bangalore. Oni nomumis lin en 1947 al direktoro de la Esplora Instituto Raman. Li iĝis en 1961 membro de la Papa Scienca Akademio.
Li kunlaboris preskaŭ en ĉiu fondo de hindiaj esplorinstitutoj, li fondis la monatan revuon Indian Journal of Physics kaj la Hindian Sciencan Akademion.
Notoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Lenin-premio pri paco (1957)