Vergeletto

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ca Nova (Vergeletto))

Vergeletto estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 57 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vergeletto
Blazono de Vergeletto
Blazono de Vergeletto
Blazono de Vergeletto
Lageto de Salei, Vergeletto
Lageto de Salei, Vergeletto
Lageto de Salei, Vergeletto
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Onsernone
Koordinatoj  46° 13′ 44″ N 8° 36′ 0″ O / 46.22889 °N, 8.60000 °O / 46.22889; 8.60000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 44″ N 8° 36′ 0″ O / 46.22889 °N, 8.60000 °O / 46.22889; 8.60000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 57
Areo 40,79 km²
Alteco 906 m super marnivelo
Poŝtkodo 6664
Komunumkodo 5132
Mapo de Vergeletto
Mapo de Vergeletto
Mapo de Vergeletto

Geografio redakti

Vergeletto situas en flanka valo de la Valo de Onsernone, ĉe la bordo de la rivereto Ribo, alfluanto de Isorno, kiu siavice alfluas al Melezza. La komunumo konsistas el la setlejoj kaj vilaĝetoj Vergeletto, Camana, Ca Nova, Custiell, Galiscioni, Vallacia kaj Zardin.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,79 km², de kiuj 48,6% estas kovritaj de arbaro, 14,5% servas por agrikulturo kaj 0,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vergeletto limas en nordo al Campo (Vallemaggia), en nordoriento al Maggia, en oriento al Gresso, en sudo al Onsernone, en sudokcidento al Craveggia (VB, Italio), kaj en nordokcidento al Santa Maria Maggiore (VB, Italio).

Trafiko redakti

Vergeletto situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de mallarĝa sakvojo ek de Russo. Pere de buslinio al Russo, kie estas konekto al Locarno, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vergeletto datiĝas el la jaro 1681 kiel Vergeledo. Ĝis la Helveta Revolucio de 1803 Vergeletto estis parto de la frakcio Russo de la mezepoka valkomunumo Onsernone. Tiam la komunumo sendependiĝis. 1882 Gresso sendependiĝis de Vergeletto.[3]


Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti