Capriasca

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Cagiallo)

Capriasca estas komunumo de la komunumaro Capriasca kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 6306 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Capriasca
Blazono de Capriasca
Blazono de Capriasca
Blazono de Capriasca
Preĝejo Sankta Stefano en Tesserete, Capriasca
Preĝejo Sankta Stefano en Tesserete, Capriasca
Preĝejo Sankta Stefano en Tesserete, Capriasca
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Capriasca
Koordinatoj  46° 4′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.06667 °N, 8.96667 °O / 46.06667; 8.96667 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.06667 °N, 8.96667 °O / 46.06667; 8.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6306
Areo 36,35 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 6950 Tesserete
6953 Lugaggia
6954 Sala Capriasca
6955 Cagiallo
6956 Lopagno
6957 Roveredo
6958 Bidogno
Komunumkodo 5226
Mapo de Capriasca
Mapo de Capriasca
Mapo de Capriasca

Geografio redakti

Capriasca situas ĉe la suda flanko de la Sudaj Antaŭalpoj, proksimume 6 kilometrojn norde de lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bidogno, Bigorio, Cagiallo, Campestro, Corticiasca, Lopagno, Lugaggia, Roveredo, Sala Capriasca, Tesserete, kaj Vaglio. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 36,35 km², de kiuj 64,9% estas kovritaj de arbaro, 21,0% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Capriasca limas en nordo al Isone, en nordnordoriento al montara eksklavo de la komunumo Ponte Capriasca, en nordoriento al Valcolla, en sudoriento al Sonvico, en sudsudoriento al Cadro, en sudo al Canobbio, en sudsudokcidento al Comano, en sudokcidento al Origlio, en okcidentsudokcidento al Ponte Capriasca, en okcidento al Monteceneri, en okcidentnordokcidento al Mezzovico-Vira, kaj en nordokcidento denove al Monteceneri. Inter Capriasca kaj Valcolla krome ekzistas la interkomunuma teritorio Capriascsa-Valcolla.

Trafiko redakti

De Lugano al Tesserete kondukas la kantona ĉefvojo 399.1 ankaŭ nomita Vojo de Tesserete. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Manno. En la 20-a jarcento ekzistis etspura trama fervojlinio de Lugano al Tesserete, kiu funkciis de 1909 ĝis 1967, kiam ĝi estis anstataŭita de buslinio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Capriasca datiĝas el la jaro 1078 kiel Criviasche. [3] La hodiaŭa komunumo estiĝis en oktobro 2001 per kunigo de la antaŭe aŭtonomaj komunumoj Tesserete, Cagiallo, Sala Capriasca, Lopagno, Vaglio kaj Roveredo. La komunumo Sala Capriasca kontraŭstaris la kunigon, kiu estis decidita pere de kantona baloto. La Federacia Tribunalo tamen akceptis la validecon de la baloto, kaj Sala Capriasca devis kontraŭvole aliĝi al la nova komunumo. En la jaro 2008 ankaŭ la iamaj komunumoj Bidogno, Corticiasca, kaj Lugaggia estis inegritaj al la nova komunumo.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti