Caro Roma

usona operkantistino kaj komponisto

Carrie Northey (la 10an de septembro 1866 [1] – la 22an de septembro 1937), aŭ Caro Roma laŭ ŝia artista nomo, estis usona kantistino kaj komponistino, kiu estas konata por kantoj de muzika epoko konata kiel la Tin Pan Alley.

Caro Roma
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1866 (1866-01-01)
Morto 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • kantisto
vdr

Vivo redakti

Jam infanaĝe Carrie surprizigis pro sia talento: laŭ informoj ŝi jam, “trijaraĝa estis prezentita sur scenejo”. Ankaŭ kiel komponistino ŝi montris frue sian kapablon, ĉar ŝi “skribis kantojn kaj poeziojn de infanaĝe”. Post studi ĉe la Bostona Nov-Anglia Konservatorio de Muziko, ankoraŭ adoleskanto, ŝi estis dungita de franca operkompanio “por travojaĝi en Kanado kiel ĝia dirigento”. Ankaŭ ŝi kantis operojn en Usono kaj Eŭropo” kiel primadono de la Henry Savage Opera Company en Bostono. Dum siaj vojaĝoj kiel kantistino, ŝi ankaŭ evoluigis siajn kapablojn en komponado kaj poezio, ofte komponante muzikon por siaj propraj poemoj.

En la fruaj 1890-aj jaroj, pluraj muzikeldonejoj estis establitaj sur malgranda strateto en Novjorko kiuj produktis nur popularajn kantojn. Tie naskiĝis la tiel nomita Tin Pan Alley ĝenro de usona populara muziko, kiu industriigis la kreadon kaj distribuadon de muziko.  

Iliaj popularaj kantoj influis sociajn tendencojn, sintenojn, kaj lingvon, eĉ helpante formi usonan kulturan identecon. La kantoteksto de la baladoj temigis hejman vivon kun referencoj al kabanoj, familioj, kaj geografiaj ecoj de Usono en malrapida, nostalgia rakonto de rustika kvalito. Unu el la plej oftaj strukturoj uzitaj fare de la Tin Pan Alley-komponistoj por organizi sian melodian kaj harmonian materialon, estis enkonduka verso sekvigita per refrenkoruso de 32-takta formo, ankaŭ konata kiel AABA-kantoformo.  

Ĝi estis antaŭ-ĵaza muzika stilo kun sinkopa aŭ neregula ritmo; la Tin Pan Alley kantverkistoj produktis multajn normojn kaj kantojn kiuj restas esenca parto de la repertuaro de la hodiaŭaj ĵazistoj kaj popkantistoj.

Caro Roma iĝis unu el la plej popularaj komponistinoj de la ‘Tin Pan Alley’ epoko. Ŝia plej fama kanto estis “Ĉu vi ne aŭdas min voki Caroline?” (Can't Yo' Heah Me Callin' Caroline) (1914), muziko de sentimentala nostalgio. La tekston skribis la entreprenisto de kotono kaj kanzon-verkisto, William Henry Gardner. Kvankam laŭ la hodiaŭaj normoj la teksto “troigas afro-amerikan akĉenton en rasisma maniero”, tiam ĝi estis bone akceptita.

Ankaŭ ŝi kunlaboris per sia muziko al la tekstoj de Clement Scott por la kantaro “La Vaganta” (The Wandering One).

Sur la teksto skribita de George Graff (filo) por la sankta verko “Mi venas al Vi”, Caro Roma agordis ĝin en majora tonalo, kio estas iom nekutima rilate al la teksto kie la parolanto petas la pardonon de Dio en siaj finaj momentoj.

Ankaŭ Caro Roma kunlaboris per kelkaj poemoj kun la komponisto Ernest R. Ball, por la kanzonoj “En La Ĝardeno De Mia Koro”,  “Amu Min Hodiaŭ” kaj  “Morgaŭ Majo Neniam Venos”.

Krom ŝiaj kanzonoj laŭ la Tin Pan Alley-song, Caro Roma skribis marajn kanzonojn kaj komponis kantoserion. En 1932 en la aĝo de 71, Caro Roma prezentis dek naŭ el siaj kantoj ĉe koncerto en Los-Anĝeleso.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 214 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

  • Can't Yo' Heah Me Callin' Caroline (1914)[2]
  • The Wandering One, song cycle, lyrics by Clement Scott
  • Ring Out, Sweet Bells of Peace (1918, with William H. Gardner)[3]
  • Faded Rose
  • The Angelus
  • Thinking of Thee
  • Resignation[2]
  • Lullaby[2]

En kunlaboro kun komponisto Ernest R. Ball, ŝi ankaŭ verkis la kantotekston por:

  • In The Garden Of My Heart[4]
  • Love Me Today
  • Tomorrow May Never Come

Referencoj redakti

  1. Briscoe, Johnson. (1908) The Actors' Birthday Book (angle). Moffat, Yard, p. 206.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Caro Roma Rites Sunday; Funeral to be Held in Oakland", The San Francisco Examiner, 1937-09-24, paĝoj 3.
  3. (November 1918) “'Ring Out, Sweet Bells of Peace!' Timely and Appropriate Song by Wm. H. Gardner and Caro Roma”, The Musical Monitor 8 (3), p. 137. 
  4. "Caro Roma Rites Sunday; Funeral to be Held in Oakland", The San Francisco Examiner, 1937-09-24, paĝoj 3.