Cauayan (Okcidenta Negroso)
Cauayan, - tagaloge Bayan ng Cauayan - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Cauayan administras resume 25 distriktojn.
Cauayan | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6112 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 108 480 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 58′ N, 122° 37′ O (mapo)9.9666666666667122.61666666667Koordinatoj: 9° 58′ N, 122° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 63 m [+] | ||||
Areo | 520 km² (52 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cauayan, Negros Occidental [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 102 165 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 6112
- telefonkodo: +63 (0)34
- Supermara alteco: m
- Areo: 520 km²
Geografio
redaktiCauayan situas en sudokcidenta parto de la insulo sur ebenaĵo kaj deklivoj laŭ la maro kun sablaj bordoj. Ankaŭ kelkaj malgrandaj insuloj kaj rifoj apartenas al la menciitaj administraj distriktoj [1]. Kabankalan troviĝas 21, Bago (Filipinoj) 67, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 80, provinca ĉefurbo Bacolod 84, Silay 100, Dumaguete 106, Cadiz (Filipinoj) 132, Cebuurbo 146, Calbayog 317, Legazpio (Albajo) 374, ĉefurbo Manilo 543, Kezonurbo 551 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiEn tiu loko komence nomadaj indiĝenoj ĉasadis. En 1822 oni fondis vilaĝon kaj por la hispanoj ĝi ne estis grava loko. Tio ŝanĝiĝis, kiam usonanoj venis en 1904. La tribunalo translokiĝis al Cauayan kaj tio favoris disvolviĝon. Al la indiĝenoj estis instruitaj modernaj manieroj kultivi kultivaĵojn. Lernejoj, vojoj kaj pontoj estis konstruitaj. Eĉ la japana okupado (1842-1845) ne povis interrompi la disvolviĝon de la urbo, spite tion, ke rezista movado etendiĝis en la monta-arbara teritorio. Cauayan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj (laŭ filipina klasifikado ĝi ne estas urbo, nur municipo). Estonta motoro de la evoluo estos la mara fremdultrafiko.
Ekonomio
redaktiCauayan estas fiŝkaptista urbego, lastatempe jam ankaŭ turisma celloko pro la plaĝoj kun feriejoj. Ĉe la rifoj estas videblaj la korala vivo. La ĉefa agrikultura produktaĵo estas la sukerkanoj.
Religio, eduko kaj lingvo
redaktiPlimulto de la loĝantoj estas katolikoj. La urbego gastigas kampuson ekde 1989 kaj kolegiojn. En Cauayan la loĝantoj parolas precipe hiligajnone, cebue, tagaloge.
Trafiko
redaktiCauayan estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas flankovojo al interno de la insulo. En la urbo tricikloj trafikas.
Klimato
redaktiCauayan situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1486 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redakti- preĝejoj
- plaĝoj
Fontoj
redakti- WikiTrans
- datenoj
- geografiaĵoj
- censa dateno Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine