Calbayog, [kalbajog] - tagaloge Lungsod ng Calbayog - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Insulo Samaro, en regiono Orientaj Bisajoj, en Samara provinco (Filipinoj). Calbayog estas grupigita 157 subdistriktoj en tri ĉefdistriktoj.

Calbayog
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 6710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186 960  (2020) [+]
Loĝdenso 212 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 4′ N, 124° 36′ O (mapo)12.066666666667124.6Koordinatoj: 12° 4′ N, 124° 36′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 880,74 km² (88 074 ha) [+]
Calbayog (Filipinoj)
Calbayog (Filipinoj)
DEC
Calbayog
Calbayog
Situo de Calbayog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calbayog [+]
vdr
Katedralo de Calbayog

Geografio redakti

Calbayog situas laŭ la marbordo de la insulo sur ebenaĵo kaj montetoj, tamen la randaj subdistriktoj jam en montoj [1]. Provinca ĉefurbo Catbalogan troviĝas 45, regiona ĉefurbo Taklobano 102, Cebuurbo 209, Kezonurbo 479, ĉefurbo Manilo 481, Dabao 569 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La frua hispana dominado en Calbayog (tiam Ibatan) komenciĝis kun jezuitoj en la 17-a jarcento. Oni konstruis kapelon, oni establis paroĥon. Calbayog aperis por la unuan fojon en 1739. Post elpelo de la jezuitoj en la 18-a jarcento franciskanaj monaĥoj alvenis. Estis kreita aparta paroĥo en 1785, plej ofte la eksteraj partoj ricevis apartajn paroĥojn. En 1878 granda ĥolerepidemio okazis mortiganta duonon de la populacio. Jam dum dominado de Usono kolegio estis establita en 1905, la diocezo post 5 jaroj. La japanoj regis en Calbayog inter 1942-1945, tiam filipinaj partizanoj luktis por la libereco. Calbayog urbiĝis en 1948 laŭ ĉarto kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1970-aj jaroj. En 2008 grava juĝisto estis mortpafita en atenco.

 
Panoramo en Calbayog

Ekonomio redakti

Calbayog estas komerca, industria kaj fiŝkaptada centro en la regiono. En la kamparoj ekzistas agrikulturo (kopro, kanabo, rizo, legomoj, maizo, fruktoj, bambuo) aŭ arbarkulturo. Gravas la fiŝkaptado kaj bredado de bestoj. En la areo oni iomete minadas marmorojn kaj manganojn.

Religio kaj eduko redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ Calbayog estas sidloko de diocezo. Estas ankaŭ rimarkinda islama ĉeesto kaj malgrandaj kristanaj malplimultoj.

 
Preĝejo en Calbayog

En Calbayog universitato, kolegioj kaj seminario funkcias.

Trafiko redakti

Calbayog estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe busoj, taksioj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn. Calbayog havas enlandan flughavenon ka malgrandan maran havenon.

Klimato redakti

Calbayog situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1304 mm. Inter junio kaj decembro daŭras la pluva sezono, sed plupas ankaŭ en la ceteraj monatoj. La averaĝa temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans