Celebrado de la 100-a datreveno de sendependecreakiro fare de Pollando

Celebrado de la 100-a datreveno de sendependecreakiro fare de Pollando okazis en 2018, ligita kun jubileo de cent jaroj de la Reakiro de sendependeco fare de Pollando la 11-an de novembro 1918.

Antaŭaj eventoj redakti

Lige al la 100-a datreveno de sendependecreakiro, la 28-an de julio 2017 ministro pri internaj aferoj Mariusz Błaszczak iniciatis kampanjon sub la nomo „Projektu kun ni Polan Pasporton 2018”.

Laŭ postulo de la prezidanto de Pollando estis kunvokita Nacia Asembleo la 5-an de decembro 2017, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de marŝalo Józef Piłsudski, kio iĝis inaŭguro de celebrado de la 100-a datreveno.

La 10-an de novembro 2018 en Nacia Stadiono en Varsovio okazis Koncerto por Sendependa, kiu arigis 37 mil spektantojn, kaj estis disvastigata de televidstacioj. Kun Pola Radia Orkestro kantis konataj artistoj, i.a.: Jan Pietrzak, Krzysztof Cugowski, Natalia Szroeder, Ewa Farna. Samtage estis malkovrita munumento al Lech Kaczyński.

Celebrado en 2018 redakti

La 12-an de septembro 2018 prezidento Andrzej Duda anoncis nomojn de 25 personoj, kiuj la 11-an de novembro 2018 estis postmorte honorigitaj per Ordeno de la Blanka Aglo. La insignojn ricevis iliaj parencoj. Distingitaj estis: Stefan Banach, ĉefepiskopo Antoni Baraniak, Roman Dmowski, episkopo Juliusz Bursche, Ignacy Daszyński, pastro Szymon Fedorońko, Halina Konopacka, Hilary Koprowski, Janusz Korczak, Wojciech Kossak, Zofia Kossak-Szczucka, Leon Kryczyński, Kornel Makuszyński, Olga Małkowska, Andrzej Małkowski, Stanisław Mierzwa, Jędrzej Moraczewski, Leon Petrażycki, Maciej Rataj, Władysław Reymont, Maria Skłodowska-Curie, generalo Stanisław Sosabowski, Baruch Steinberg, Karol Szymanowski kaj Stefan Żeromski.

La 11-an de novembro 2018 estis malfermita Monumento al Ignacy Daszyński en Varsovio.

Vidu ankaŭ redakti