Charles Dierkop

usona aktoro

Charles Richard DIERKOP (11-an de septembro 1936 - 25-an de februaro 2024) estis usona aktoro.

Charles Dierkop
Persona informo
Charles Dierkop
Naskiĝo 11-an de septembro 1936 (1936-09-11)
en La Crosse
Morto 25-an de februaro 2024 (2024-02-25) (87-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Actors Studio • Aquinas High School vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktorokantistokomikisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1961–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dierkop naskiĝis en La Crosse, Wisconsin, kaj lernis ĉe Aquinas High School[1] en La Crosse. Li kreskigis ĉe sia onklino kaj onklo post kiam lia patro unue kaj poste lia patrino foriris hejmon, kiam Dierkop estis infano.[2]

Dierkop post mezlernejo aliĝis en la Usonaj Marsoldatoj.[3] Li militservis en Korea milito.

Kiam li estis 19-a jaraĝa li revenis al Usono por vivi kun sia patrino kaj komencis aktoran karieron.

Dierkop edzigis al Joan Addis en 1958. Ili havis filon kaj filinon.

Kariero redakti

Li komencis sian aktoran karieron ĉe televido en serio Voyage to the Bottom of the Sea 1961. Samjare li debutis en kino per The Hustler.

En 1960-a jaroj li aktoris en televidaĵoj kiel Naked City, Lost in Space, The Girl from U.N.C.L.E., The Man from U.N.C.L.E., Star Trek, Batman, Adam-12, The Outcasts, Ironside, It Takes a Thief, Daniel Boone inter aliaj.

En kino li partoprenis filmojn The Pawnbroker, Gunn, The St. Valentine's Day Massacre, The Sweet Ride, The Thousand Plane Raid kaj Butch Cassidy and the Sundance Kid.

Dum la 1970-a jardeko, Dierkop rolis en televidaĵoj kiel The High Chaparral, Land of the Giants, Lancer, City Beneath the Sea, The Face of Fear, Love, American Style, Mission: Impossible, Bonanza, Alias Smith and Jones, Female Artillery, Kung Fu (televidserio), Mannix, Gunsmoke, The Sting, Kojak, Police Story, Cannon, Police Woman, kaj aliaj. Li ankaŭ laboris en kinfilmo Messiah of Evil.

Dierkop en la 1980-aj jaroj partoprenis televidaĵojn kiel The Misadventures of Sheriff Lobo, CHiPs, Fantasy Island, T.J. Hooker, The Fall Guy, ktp. Li krome laboris en kinfilmoj Texas Lightning, Silent Night, Deadly Night, Code Name Zebra, Messenger of Death, Blood Red, Liberty & Bash, inter aliaj.

En la fino de 20-a jarcento li aktoris en kinfilmoj Eternity, Under Crystal Lake kaj Roots of Evil. En televido li partoprenis MacGyver kaj ER, inter aliaj.

Dum la nuna jarcento, li laboris en malgrandaj roloj kaj lia plej grava rolo estis en kinaĵo Forget Me Not. Lia lasta apero estis en kinfilmo Reverse Heaven (2018).

Notoj redakti

  1. "Charles Dierkop, TV 'Baddie' Is Visiting His Hometown", The La Crosse Tribune, 30a de marto, 1968, paĝo 14. Kontrolita 2a de aŭgusto, 2017.  
  2. "'Police Woman' actor finds dad--after 39 years", Independent Press-Telegram, 18an de aprilo, 1976, paĝo 72. Kontrolita 3a de aŭgusto, 2017.  
  3. Goolsby, Denise, "WWII vet fought in four battles, earned Bronze Star", Gannett, 10-a de novembro 2016.