Chimedtseren Enkhee

mongola esperantisto
(Alidirektita el Chimedtseren ENKHEE)

Chimedtseren ENKHEE estas UEA-delegito, ano de la Azia Komisiono de UEA (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado) kaj Ĝenerala sekretario de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio). Li finis universitatajn studojn per titolo de bakalaŭro pri etnologio kaj de magistro pri edukologio. Asista profesoro. Chimedtseren Enkhee esperantistiĝis en 1993.

Chimedtseren Enkhee
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1968 (1968-06-29) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Mongolio
Alma mater Nacia Universitato de Mongolio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografieto redakti

  1. Naskiĝloko: Akuŝejo N1 en Ulanbatoro en 1968;
  2. Infanĝardeno: N59 dum 1975-1976;
  3. Ĝeneraleduka lernejo N21 en Ulanbatoro: 1976-1986;
  4. Medicina kolegio en Ulanbatoro: 1986-1987 (ne finis pro militservo);
  5. Militservo: dum 1987-1988 en la nacia armeo;
  6. Asistanto en kancelario de Direktoro de la Medicina Instituto, 1988-1991;
  7. Universitata studento en bakalaŭra kurso pri mongola studo, 1991-1995;
  8. Universitata instruisto pri malnova gramatiko de la mongola lingvo, 1995-1996;
  9. Direktoro de la kolegio pri mongola studo, 1996-2000;
  10. Vic-direktoro en la Sociscienca Universitato, 2000-2009,
  11. Inspektoro en la Fako pri socia bonfarto, Nalayh distrikto, Ulanbatoro, 2013-2016;
  12. Redaktoro kaj tradukisto en eldonejo, 2010-ĝis nun.

Esperantista aktivado redakti

Oficoj redakti

  1. Kasisto de E-klubo “La Espero” en Ulanbatoro, 1993–1994;
  2. Ĝenerala sekretario de Mongola E-Asocio, 2001–2002;
  3. Vic-prezidanto de Mongola E-Societo, 2003–2006;
  4. Ĝenerala sekretario de MES, 2006–2008;
  5. Plenuma Direktoro de MES, 2008–2009;
  6. Prezidanto de MES, 2009-2015;
  7. Estrarano de MES, 2001-;
  8. Reprezentanto de Mongolio en la Azia-Oceania Komisiono de UEA, 2009-;
  9. Individua membro de UEA 1995–;
  10. Delegito de UEA 2003–;
  11. Landa reprezentanto de Monda Turismo 2003–2005;
  12. LKK-prezidanto de la 6a Azia Kongreso (okazinta en Ulanbatoro), 2009-2010;
  13. Observanto en Komitato de UEA kaj KAEM-ano, 2010–;
  14. Sekretario de Azia Komisiono de UEA, 2013–2019;
  15. Vic-Ĝenerala sekretario de IKEF, 2019–2022; Ĝenerala sekretario de IKEF, 6 marto 2022-ĝis nun;

Partoprenoj en E-aranĝoj redakti

  1. Someraj tendaroj de mongolaj kaj japanaj esperantistoj 1994, 1998–2001, en Ulanbatoro;
  2. La 1-a kaj 2-a kongresoj de mongolaj esperantistoj, 2002, 2008, en Ulanbatoro;
  3. Internacia renkontiĝo de ĉinaj, rusiaj kaj mongolaj esperantistoj – komercistoj, Huhehoto, Suda (Interna) Mongolio en Ĉinio, 2004;
  4. La 89-a UK en Pekino, 2004;
  5. La 3-a Internacia konferenco de UHA, Ulanbatoro, 2005;
  6. Japana E-kongreso en Jokohamo, 2005;
  7. Internacia evento "Bonvenon al Oomoto" en Ajabe, Kioto, 2007;
  8. La 5a Azia Kongreso de Esperanto en Bangaloro, Barato, 2008;
  9. Secubun Festo de Oomoto en Ajabe kaj Kameoka, Kioto, Japanio, 2010;
  10. La 6a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, 2010;
  11. Komuna Kongreso Japanio kaj Koreio, 7–10 okt. 2011, Seongnam, Seulo, Suda Koreio;
  12. Renkontiĝoj kun la esperantistoj en Xi'an, Jinchuan kaj Suda (Interna) Mongolio en Ĉinio, 14–25 okt. 2011;
  13. Universala Kongreso en Hanojo, auguste de 2012, Vjetnamio;
  14. La Orienta Esperanto-Seminario AMO-3 (Aktivula MaturigO) en Xi'an, Ĉinio, 16–23 augusto 2014;
  15. La Orientazia Forumo (enkadre de la Internacia Festivalo de Mallongaj Filmoj) en Hangzhou, Ĉinio, 16-21 aprili 2015.
  16. La 8a Azia Kongreso de Esperanto, 3-6 novembro 2016, Quanzhou, Ĉinio;
  17. La 9a Azia Kongreso de Esperanto, aprile de 2019, Da Nang, Vjetnamio;
  18. La 3a Konferenco de IKEF, 13-16 aŭgusto 2019, Ulanbatoro, Mongolio;

Redaktado kaj tradukado (rilate al Eo) redakti

  1. Redaktinto de mongola versio de “Esperanto en la 21-a jarcento” LEE Chong-young, 2002, Ulanbatoro:
  2. Tradukinto de “Esplorado en Japanio: Religio Oomoto” de Umesao Tadao, 2008, Ulanbatoro.
  3. Redaktinto de "Jen Oomoto" de A.Batbayar, 2012, Ulanbatoro.
  4. Nun li tradukas la libron "UNESKO 70 jaroj".
  5. Team-ano de la tradukistoj por la regula kuriero de UNESKO en Esperanto, ekde 2021.

Instruado de Esperanto redakti

  1. Deviga kurso en la Kolegio pri socisciencoj, Ulanbatoro, 2007–2008.
  2. Elementa kurso de Esperanto-Rondo de Nalayh (distrikta urbeto de mongola ĉefurbo) 2013.
  3. Retkurso tra Facebook-grupo por mongoloj, kursanoj 150, 2020-2022.