Christian GARVE (7a de januaro 1742 – 1a de decembro 1798) estis unu el la plej bone konataj filozofoj de la fino de la Klerismo kun Immanuel Kant kaj Moses Mendelssohn.

Christian Garve
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1742 (1742-01-07)
en Vroclavo
Morto 1-an de decembro 1798 (1798-12-01) (56-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleEŭropa Universitato Viadrina vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • tradukisto vd
Aktiva en Leipzig vd
Doktoreca konsilisto János András Segner vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis en Frankfurt an der Oder kaj en Halle (Saale). En 1766 li atingis sian magistrigon en filozofio. El 1770 ĝis 1772 li estis Eksterordinara profesoro pri matematiko kaj logiko en Leipzig. El 1772 li estis en Breslau, kie li estis aktiva kiel librovendisto. La plej granda parto de lia vivo estis tamen pasigita restante kun sia patrino en Breslau.

Garve famiĝis partikulare pro sia intensa aktiveco kiel tradukisto (produktante versiojn de, ekz., de Cicerono lia verko De Officiis (1783) kaj de Adam Smith lia verko La riĉo de nacioj). Lia traduko de la verko de Cicerono estis farita je peto de Frederiko la 2-a, kiu atribuis al li pension de 200 taleroj. Garve laŭdis Frederikon en Fragmente zur Schilderung des Geistes, Charakters and der Regierung Friedrichs II. (1798).

Li komponis psikologiajn, moralajn kaj ekonomiajn tekstojn kaj reviziojn por la Neue Bibliothek der schönen Wissenschaften und der freyen Künste ("Nova biblioteko de la belaj sciencoj kaj liberaj artoj"). Li estis tre influita de la Angla kaj Skota Klerismo same kiel de la Stoikisma etiko. Li neniam formulis sian esence empirisman filozofion en terminoj de sistemo, sed publikigis sian pensaron en la formo de rimarkoj kaj eseoj. Kiel rezulto, oni riproĉis al li esti simple neprofunda Popularphilosoph (populara filozofo, disvastiganto), reputacio kion li retenis, kaj liaj verkoj faris multon por la popularigo de la filozofio en Germanio.

Interesa estis lia engaĝigo kun Immanuel Kant, kiu ekis per revizio de la fama verko de Kant nome Kritiko de la pura racio en la gazeto Göttinger Gelehrten Anzeigen ("Göttingen Lernavertilo") kiu estis mallongigita de la gotingena filozofo Johann Georg Heinrich Feder. Kant sentis sin miskomprenita, kaj akre plendis pri la revizio en la Apendico al sia "Prolegomena zu einer jeden künftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten können". Kiam la originalo, pli longa revizio estis publikigita de Garve en la Allgemeine Deutsche Bibliothek ("Ĝenerala Germana Biblioteko"), ricevis ankaŭ la cenzuron de Kant. Kant sekve verkis sian propran Anti-Garve. Tiu programo poste etendiĝis al la verko de Kant nome Grundlegung zur Metaphysik der Sitten. La intelekta polemiko inter Kant kaj Garve etendiĝis ĝis la morto de Garve pro kancero[1] in 1798.

Eldono de la verkoj de Garve redakti

  • Gesammelte Werke, eld. K. Wölfel, 15 vol. kompleta, 1985-

Verkoj tradukitaj de Garve redakti

  • Edmund Burke, Über den Ursprung unserer Begriffe vom Erhabenen und Schönen [Esploro pri la origino de niaj ideoj de Sublimo kaj Belo], Riga, 1773
  • Adam Ferguson, Grundsätze der Moralphilosophie [Institutes of Moral Philosophy], Leipzig 1772
  • Aristotelo, Ἠθικά [Etiko] (1798-1801)
  • Aristotelo, Πολιτικά [Politiko] (1799-1802)

Notoj redakti

  1. "In his letter to Kant, September 1798 [819], Garve movingly depicts his agonizing illness, a malignant tumor of the face, and expresses his astonishment that he is still living and thinking." (Kant: Philosophical Correspondence 1759-99, Eldonita kaj tradukita de Arnulf Zweig, University of Chicago Press, 1967, p. 250, noto 2)

Eksteraj ligiloj redakti