Claire BRETÉCHER (Franclingva prononco: [bʁəteʃe];[1] naskiĝis la  17-an de aprilo 1940(nun 1940-04-17), mortis la 10-an de februaro 2020)[2] estis franca bildliteraturisto, konata partikulare pro siaj portretoj de virinoj kaj seksaj aferoj. Ŝiaj kreaĵoj estas ekzemple Les Frustrés, kaj la neprezentebla junulino Agrippine.

Claire Bretécher
Persona informo
Naskonomo Claire Marie Anne Bretécher
Naskiĝo 17-an de aprilo 1940 (1940-04-17)
en Nanto, Loire-Atlantique,  Francio
Morto 11-an de februaro 2020 (2020-02-11) (79-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Loĝloko Nanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nantes School of Art • Universitato de Nanto
Subskribo Claire Bretécher
Familio
Edz(in)o Guy Carcassonne • Bertrand Poirot-Delpech
Okupo
Okupo bildliteraturisto
Verkoj Les Frustrés
Agrippine
Q2944102
vdr

Biografio redakti

Bretécher naskiĝis en Nantes[3] kaj ekkarieris ĉe Le Facteur Rhésus de René Goscinny por L'Os à Moelle en 1963. Ŝi plu laboris por kelkaj popularaj gazetoj kaj en 1969 inventis la rolulon "Cellulite". En 1972 ŝi aliĝis al Gotlib kaj Mandryka por fondi la gazeton de Franc-Belga bildliteraturo nome L'Écho des savanes.[4]

Laŭlonge de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ŝi publikigis sukcesajn kolektojn, kiel La destino de Monique (1982). En 2001, la serio de Bretécher nome Agrippine estis adaptita en 26-epizoda TV-serio fare de Canal+.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. Bande dessinée, Collection Idéologies et sociétés, Larousse, 1976, p. 76.
  2. Claire Bretécher, biografio en Lambiek Comiclopedia [1] Alirita la 28an de Januaro 2018
  3. De Weyer, Geert. (2008) 100 stripklassiekers die niet in je boekenkast mogen ontbreken (nederlanda). Amsterdamo / Antverpeno: Atlas. ISBN 978-90-450-0996-4.
  4. BDoubliées. L'Écho des savanes en 1972 (france).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti