Concerto delle donne

La Koncerto de Virinoj (Concerto delle donne) estis virina grupo de profesiaj kantistoj kaj instrumentistoj de la kortego de Ferrara, en Italio, kiu disvolviĝis je la fino de la 16-a jarcento.

Dua paĝo de O dolcezz'amarissime d'amore, montranta serion de kuroj inter tri sopranulaj linioj kun akompano. La muziko estas notita sur tri sopranaj klefoj (kiel oponaj al trioblaj klefoj) kaj prezentas hegemonion de tridek-duaj notoj.
Quinto de Luzzaschi libro de madrigaloj por kvin voĉoj (Ferrara, 1595) agnoskas preson de Vittorio Baldini kaj la mecenatecon de Alfonso la 2-a d'Este.
Titola paĝo de Madrigali de Luzzasch, montranta la markon de Verovi kaj agnoskon de Alfonso.

La ensemblo estis fondita en 1580 de la duko Alfonso la 2-a d’Este, granda sponsoro kaj protektanto de artoj kaj sciencoj. Tiu grupo atingis grandegan famon, pro sia arta nivelo kaj pro sia teknika virtuozeco. Ĝi restis aktiva ĝis la kortego dissolviĝis en 1598, kiam la duko forpasis sen heredanto.

En la kortego de Ferrara, muzikemaj virinoj inspiris komponiston Luzzasco Luzzaschi kaj kaptis la atenton de la duko. La korteganinoj kiuj kaŭzis la kreadon de la Koncerto de virinoj, estis prezentantaj regulan serion de ĉambraj koncertoj, kadre de la tiel nomata ‘sekreta muziko’. Tio estas, privata kaj ekskluziva renkontiĝo de la duko de Ferrara kaj liaj amikoj. Origine la grupo konsistis el talentaj sed amatoraj membroj de la kortego: la fratinoj Lucrezia kaj Isabella Bendidio, Leonora Sanvitale, kaj Vittoria Bentivoglio. Dum la unuaj jaroj partoprenis ankaŭ viro por la basa voĉo, sed poste li estis eksigita.

Ĉi tiu amatora ensemblo estis aktiva dum la 1570-aj jaroj, kaj ĝia membraro stabiliĝis en 1577. Nur poste profesiulinoj anstataŭis ĉi tiujn originajn kantistinojn. La grupo evoluis al ekskluzive virina triopo de profesiaj muzikistinoj, kies ensemblo prenis la nomon Koncerto de Virinoj. La unua registrita prezentado de tiaj profesiaj sinjorinoj estis la 20-an de novembro de 1580. La plej elstaraj membroj de la nova ensemblo estis Laura Peverara, Livia d'Arco kaj Anna Guarini.

La nova ensemblo ludis madrigalojn kaj diversajn aliajn pecojn komponitajn de kortegaj muzikistoj. Ili ankaŭ ludis instrumentojn: liuton, harpon kaj aldviolonon, sed koncentris siajn energiojn por disvolvi voĉan virtuozecon. Ili baldaŭ famiĝis, kaj estis konataj tra la tuta Italio kiel la Sinjorinoj de Ferrara. Okaze, la duko vojaĝis prezentante ilin tra aliaj italiaj kortegoj, kio donis al li famon kaj prestiĝon.

Unue tiuj virinoj estis registritaj en la juĝaj registroj kiel ‘honordamoj de la dukino’, sed poste ili aperis kiel ‘virinaj muzikistoj’, kio indikas ilian profesiigon. Sendube, la Koncerto de Virinoj revoluciis la profesian rolon de virinoj en la muziko. Ili estis dungitaj kiel kantistoj, ricevis salajrojn kaj aliajn avantaĝojn, kiel dotojn kaj apartamentojn en la duka palaco. Tiuj virinoj devis ludi ĝis ses horojn tage, kantante sian propran repertuaron, aŭ legante librojn, aŭ partoprenante en baletoj kiel kantistinoj kaj dancistinoj. Unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de la kantostilo de ĉi tiu tre admirita ensemblo estis ĝia riĉa ornamado.

La koncertoj de la ‘Sinjorinoj de Ferrara’, konsistis el la interpreto de tiamaj madrigaloj, adaptitaj al virinaj voĉoj kiel soloj, duetoj kaj triopoj, akompanataj de instrumentoj, kiuj ludis la malaltajn voĉojn. La plej granda muzika novigo de la Koncerto de Virinoj estis la multobligo de la pli altaj voĉoj ornamitaj, el unu voĉo kantante diminuojn super instrumenta akompano ĝis du aŭ tri voĉoj kantante variajn diminuojn samtempe. Ĉi tio kondukis al la evoluo el la madrigalo en kiu regas la ekvilibro de voĉoj, al speco de kanto en kiu la ĉefa voĉo estas akompanata de pluraj instrumentoj aŭ voĉoj. Tio klare kondukis al la akompana melodio karakteriza por la baroko, tio estas la nova stilo (itale nuovo stile).

La muzika rondo de Ferrara en tiuj jaroj estis probable la plej moderna kaj pionira en Italio. Giacomo Vincenti, unu el la plej prestiĝaj muzikeldonistoj de tiu tempo, priskribis ĉi tiujn virinojn kiel "virtuozajn junulinojn". Tia estis la ĝenerala opinio de la tiamaj kortegaj muzikaj rondoj. Eĉ tia modelo de virinaj ensembloj komencis disvastiĝi, precipe al la prestiĝaj kortegoj de Gonzaga, en Mantuo, kaj al la kortegoj de Medici kaj Orsini, en Florenco, ankaŭ tra Eŭropo, kaj restis elstara dum preskaŭ kvindek jaroj. La Koncerto de virinoj atingis grandan prestiĝon interne kaj ekstere de Ferrara, inspirante komponistojn verki pecojn tre ornamitajn por unu, du aŭ tri sopranaj partoj.

Inkluzive de Carlo Gesualdo, Luca Marenzio kaj Claudio Monteverdi, inter aliaj estis komponistoj kiuj verkis muzikon inspiritan de la Concerto delle donne aŭ specife por ili. Tiaj verkoj estis karakterizitaj per alta ‘tessitura’, virtuoza kaj flora stilo, kaj vasta gamo. La tria libro de madrigaloj de Ludovico Agostini estis eble la unua eldonaĵo tute dediĉita al la nova kantmaniero. La ‘Canzonette a tre voci’ de Monteverdi probable estis influita de la "Sinjorinoj de Ferrara".

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 28 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


ReferencojRedakti

Fonoj
  • “Gesualdo, Carlo, Prince of Venosa, Count of Conza”, Grove Music Online.
  • “(1) Giulio Romolo Caccini [Giulio Romano]”, Grove Music Online.
  • “Monteverdi [Monteverde], Claudio”, Grove Music Online.
  • “Fiorini [Fiorino], Ippolito”, Grove Music Online.
  • “Agostini, Lodovico”, Grove Music Online.
  • “Virtuosa”, Grove Music Online.
  • “Molza, Tarquinia”, Grove Music Online.
  • “Women in music, §II: Western classical traditions in Europe & the USA 3. 1500–1800”, Grove Music Online.
  • “Orfeo(i)”, Grove Music Online.