Cornelius Jansenius

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Cornelius Jansenius (1585–1638), episkopo de Ipro, fondinto de la Jansenismo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cornelius Jansenius (apartigilo).

Cornelius JANSENJANSENIUS (1585-1638) estis romkatolika filozofo, teologo, episkopo de Ipro (france Ypres, nederlande Ieper) ekde 1636, patro kaj fondinto de la Jansenisma Movado, profesoro pri teologio de la Universitato de Loveno (1617)[1], Post sia diplomiĝo, li iris al Parizo kaj por plibonigo de la sano kaj por studi la grekan. Eventuale li instruis kelkajn jarojn en episkopa kolegio apud Bajono. En 1616, li reiris al Loveno kie li okupis postenon en la Kolegio de Sankta Pulkeria[2], iu internulejo por nederlandaj studentoj pri teologio.

Kornelio Janseno
Episkopo de Ipro
Augustinus, verko publikigita en 1540
Augustinus, verko publikigita en 1540
Regado 1635-1638
Persona informo
Cornelius Otto Jansenius
Naskiĝo la  28-an de oktobro 1585(nun 1585-10-28)
en Acquoy, apud Leerdam, Holando, Nederlanda Respubliko
Morto la 6-an de majo 1638 (52‑jara)
en LovenoIpro, Hispana Nederlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Saint Martin's Cathedral vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Suda Nederlando vd
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Parizo
Universitato de Bajono
Profesio
Alia nomo Alexander Patricius • Alexander Patricius Armacanus • Armacanus Patricius vd
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janseno dufoje (1624 kaj 1626) estis sendita al Madrido kaj en la dua oportunokazo li preskaŭ estis kaptita de la inkvizicio. Li arde apogis Filipo Roveno (1573-1651), katolikan episkopon en Nederlando, dum liaj disputoj kun la jezuitoj, kiuj deziris evangelizi la landon preterlasante la klopodojn de la episkopo. Ankaŭ, pli ol unu fojon li kverelis kun la kalvinista teologo Gisbertus Voetius (1589-1676), fama pro siaj atakoj kontraŭ Renato Kartezio (1596-1650).

Janseno reagis kontraŭ la antikva optimismo pelagiana[3] rilate al homvolo, samkiel Sankta Aŭgusteno
(354-430) kaj la oficiala eklezio jam estis farinta dum la Mezepoko. Tiaj ideoj nun renaskiĝis ene de la renesanca spirito kaj pere de la jezuitoj, ĉefe Luizo de Molina (1535-1600).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Augustine Through the Ages: An Encyclopedia, Allan Fitzgerald, John C. Cavadini
  2. Funk and Wagnalls New Encyclopedia, Joseph Laffan Morse, 1972
  3. Elements of Dogmatic History, Wilhelm Münscher