Costache Negri

Costache NEGRI (naskiĝinta la 14-an de majo 1812 en Iași, mortinta la 28-an de septembro 1876 en Târgu Ocna) estis rumana verkisto, politikisto kaj patrioto.

Costache Negri
Costache Negri (1).jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1812 (1812-01-01)
en Iași
Morto 1-an de januaro 1876 (1876-01-01) (64-jara)
en Târgu Ocna
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo politikistoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Costache Negri, politikisto

VivoRedakti

Costache Negri estis filo de riĉa bojaro. Li estis edukita en la domo de siaj gepatroj kaj ĉe la kortego de princo Ioniță Sandu Sturdza (kies edzino estis la onklino de lia patrino) antaŭ ol veni Kiŝinevon kaj Odeson. En 1834 li estis sendita al Francio kaj Italio por studi. Li revenis al Moldavio ĉe la fino de 1841. En 1842 li iĝis framasono en Bârlad (Distrikto Vaslui).[1]

Je la eko de la Revolucio de 1848 Negri troviĝis en Parizo, kie li volontulis por la Revoluciaj gardistoj kaj prezentis la novan rumanan trikoloron al la franca registaro. En marto 1848 al li estis malpermesite reveni al Moldavio, sed kune kun grupo de moldavaj ekzilitoj li sukcesis atingi Brașov. Tie li partoprenis la redaktadon de la Deklaracio de Principoj de majo 1848 kaj la proklamon de la renverso de princo Mihail Sturza. Post tio li moviĝis al Bukovino, kie li kunordigis la laboron kaj propagandon de la ekzilita revolucia komisiono de Moldavio; Alexandru Ioan Cuza apogadis lin en tiaj klopodoj. La malvenko de la revoluciuloj en Valaĥio frakasis la iluziojn de moldavoj pri la ebleco fari gravajn politikajn ŝanĝojn ankaŭ en Moldavio. Pro ĥolerepidemio kaj kreskanta opozicio de la habsburgaj aŭtoritatoj la tuta grupo de revoluciuloj estis devigita forlasi Bukovinon kaj reiri al Francio. Kune kun aliaj rumanaj ekzilitoj Costache Negri dediĉis en 1849 siajn klopodojn al la unuigisma celo havante baldaŭ la ŝancon reveni al Moldavio. Ĉar tie nova reganto estis elektita, nome Grigore Alexandru Ghica, kiu nomumis lin je diversaj juraj kaj administraj postenoj. Kiel politikisto kaj patrioto, li elstaris precipe post 1851, kiam li okupis la unuan publikan postenon de burggrafo de Covurlui. Kun la internaciigo de la rumana demando Negri komencis en 1855 diplomatian karieron, kiu igis lin la plej grava rumana diplomato de la sekva jardeko.

En 1855, li estis sendita kiel delegito de princo Grigore Alexandru Ghica al Konstantinopolo kaj Vieno por apogi Union de rumanaj princlandoj. En 1856 li estis membro de la Unia komitato de Iași kaj en 1857 li estis elektita deputito kaj vicprezidanto de la Ad-hoc-asembleo kunvokite per la decido de la Pariza packongreso de 1856.

Dum tiu ĉi tempo, li ĉiam partoprenis en la renkontiĝoj de la rumana unuigisma movado kio rezultigis la duoblan elekton de princo Cuza en 1859 kaj la finan kuniĝon en 1861. Negri mem estis plurfoje instigita kandidatiĝi por la trono sed rifuzis ĉiugoje.

En 1859 li estis sendita al Konstantinopolo kiel reprezentanto de la unuiĝintaj princlandoj por akiri rekonon de la fakta ŝtato post la voĉdono de la 24-an de januaro kaj tiel akiri firman, finan union.

Estante bona amiko de Alexandru Ioan Cuza li apogis ĉiujn agojn kaj reformojn de la reganto de la Unio. Pro la misioj kiujn li plenumis eksterlande Costache Negri povas esti taksita la unua diplomato de la Rumanaj princlandoj. La intrigo kiu kaŭzis la detronigon de Cuza determinis lin, kiel ankaŭ Vasile Alecsandri, prirezigni la politikan vivon. Li retiriĝis al Târgu Ocna kaj dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo al siaj dumvivaj pasioj, nome al numismatiko kaj pentrarto. Li ankaŭ havis riĉan korespondadon kun Vasile Alecsandri kaj Mihail Kogălniceanu.

Costache Negri mortis la 28-an de septembro 1876 kaj lia tombo estas en la antaŭa Răducanu-monaĥejo en Târgu Ocna (kiun konstruis Radu Racoviță en 1664). Dum sia vivo Costache Negri malmulte publikigis en revuoj, do lia kontribuo al la heredaĵo de la rumana literaturo estas sufiĉe malgranda.

HonorojRedakti

  • Mihai Eminescu konsideris Costache Negri kiel unu el la plej noblaj viroj de la rumanoj, kiu reprezentas ne nur la plej puran patriotismon kaj la plej sindonan karakteron, sed ankaŭ eksterordinaran kapaciton al kiu ŝuldiĝas ĉiuj grandaj faroj faritaj en la moderna historio de la rumanoj.
  • Ĉe la domo de Costache Negri je Galați estas muntita memortabulo kun jena teksto: En ĉi tiu domo loĝis Costache Negri, burggrafo de Galați, batalema por la ideoj de la revolucio de 1848 kaj la lukto por la unio.
  • En la komunumo Costache Negri (Distrikto Galați) troviĝas Memordomo de Costache Negri. Ĝi estis malfermita la 2-an de junio 1968 ĝuste en lia domo konstruita en la stilo de moderna kampara domo kun du verandoj sur lignaj stangoj. Antaŭ ĝi estis senvualigita la busto de Costache Negri la 19-an de majo 1973 farite el ŝtono fare de Boris Leonovici.

Verkista agadoRedakti

Dum sia vivo Costache Negri malmulte publikigis en revuoj, do lia kontribuo al la heredaĵo de la rumana literaturo estas sufiĉe modesta. Restas al oni kelkaj interesaj manuskriptoj, kiuj inkluzivas 3-4 prozajn skribaĵojn, precipe vojaĝrememorojn, dekojn da poemoj kaj aprezindan nombron da leteroj, kiuj havas nenian literaturan valoron, sed nur dokumentan. La prozo, verkita precipe dum liaj studentaj jaroj, inkludas la rakonton Sările venețiene (1839). Ankaŭ en ĉi tiu kolekto troviĝas la fama tosto farita en Parizo la 27-an de decembro 1848 kie li diras: En miaj floraj revoj montriĝas la estonteco de Rumanio. Ni estas milionoj da disaj rumanoj. Kion ni bezonas por fariĝi forta nacio? Unuecon, nur unuecon. Vivu la kuniĝo de la rumanoj![2]

LiteraturoRedakti

  • Gh. N. Munteanu-Bârlad: Costache Negri București, 1911.
  • Pericle Martinescu: Costache Negri București, 1966.
  • Paul Paltanea: Viața lui Costache Negri Iași, 1985.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. [1]
  2. Ĉio-ĉi estis kolektita en volumo kaj eldonitaj sub la prizorgo de Emil Gârleanu en la eldonejo Minerva en Bukareŝto en 1909.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Costache Negri en la rumana Vikipedio.