Basse-Allaine

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Courtemaîche)
Basse-Allaine
Blazono de Basse-Allaine
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 24′ 35″ N 7° 2′ 50″ O / 47.40972 °N, 7.04722 °O / 47.40972; 7.04722 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 35″ N 7° 2′ 50″ O / 47.40972 °N, 7.04722 °O / 47.40972; 7.04722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1324
Areo 22,97 km²
Alteco 398 m super marnivelo
Poŝtkodo 2923
Komunumkodo 6807
Mapo de Basse-Allaine
vdr

Pri la komunumo redakti

Basse-Allaine estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1324 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Basse-Allaine situas en la norda parto de Kantono Ĵuraso, proksimume 3 kilometrojn de la distriktĉefurbo Porrentruy, ĉe la suba parto de la rivero Allaine, kiel dedukteblas de la komunuma nomo. La komunumo konsistas el la iamaj komunumoj Buix, Courtemaîche kaj Montignez.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Basse-Allaine limas en nordokcidento al Courcelles (Francio), en okcidentonordokcidento al Lugnez, en okcidento al Damphreux, en sudokcidento al Coeuve, en sudo al Courchavon, en sudokcidento al Bure, en okcidento al Villars-le-Sec (Francio), kaj en nordokcidento al Boncourt.

Trafiko redakti

Basse-Allaine situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Porrentruy al Belfort. En la jaro 2012 estos malfermita la longigo de la svisa aŭtovojo A16 tra la komunuma teritorio. En Buix kaj Courtemaîche Basse-Allaine disponas pri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Delle al Porrentruy kaj Delemonto. La komunuma parto Montignez atingeblas per buslinio ek de la du stacidomoj.

Historio redakti

La komunumo Basse-Allaine estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Buix, Courtemaîche kaj Montignez. Origine ankaŭ la komunumo Courchavon intencis aliĝi al la nova komunumo, sed en la jaro 2007 Courchavon rezignis pro impostaj kialoj.

La unua dokumenta mencio de la komunumparto Montignez datiĝas el la jaro 731 kiel Montaniaco.[1]

La unua dokumenta mencio de la komunumparto Buix datiĝas el la jaro 1136 kiel Bus. La malnova germanlingva nomo de Buix estas Buchs.[2]

La unua dokumenta mencio de la komunumparto Courtemaîche datiĝas el la jaro 1139 kiel Cordomasge.[3]

Dum mezepoko la tri vilaĝoj, kiuj formas la hodiaŭan komunumon Basse-Allaine apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ili dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departemento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 ili apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ili per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 la tri vilaĝoj apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti