Csantavér situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo en Csantaver

Bazaj informoj redakti

Csantavér (ĉantavEr) ankaŭ hungare;serbe Чантавир, (ĉantavir) kroate Čantavir estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica.

Situo redakti

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter 3 urboj Senta, Subotica kaj Bačka Topola.

Historio redakti

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895 kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua skribita dokumento estas el 1462, kiam reĝo Mathiaso donacis la vilaĝon CHONTAFEYER al sia patrino Szilágyi Erzsébet. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. En la 18-a j.c. la regiono apartenis al Habsburga Imperio, dume la vilaĝo senhomiĝis fine de la 17-a jarcento pro la daŭraj bataloj. La teritorio alvenis al la urbo Szabadka en 1702, kiu laŭ la titoldona letero ordonis homigi Csantavér. La unua setlanto estis Kecskés János, sed en 1787 jam 816, 6 jarojn poste loĝis tie 1348 homoj. La unua oficiala sigelo de la vilaĝo estis ricevita en 1783 kun la surskribo „SIGILLUM POSSESSIONIS CSANTAVÉR 1783”.

La unua preĝejo estis konstruita en 1815, la unua instruisto estis Harczy Mihály ekde 1800. Sekaj, vaporaj muelejoj, brikofabriko (1910) donis laboreblecojn. En 1879 fondiĝis Csantavéri Egyesült Ipartársulat (Industria Asocio de Csantavér) kun prezidanto de Matuska József. Ĝis 1920 Csantavér apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la regionon. 92% de la loĝantoj estas hungara.

Preĝejo de Csantavér redakti

Ĝi konstruiĝis en 1929 laŭ planoj de inĝeniero Molcer Károly sur la loko de la malnova preĝejo.

En la vilaĝo naskiĝis Szilveszter Matuska, hungara teroristo kaj Jozefo Törley, kiu fondis fabrikon pri ĉampiono en Hungario.

Famuloj redakti

En la iama Csantavér naskiĝis hungara aktoro Károly Hajagos

Fontoj redakti