Conthey
Conthey estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7848 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Conthey | |
---|---|
Blazono de Conthey | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Conthey |
Koordinatoj | 46° 14′ 00″ N 07° 18′ 30″ O / 46.23333 °N, 7.30833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 00″ N 07° 18′ 30″ O / 46.23333 °N, 7.30833 °O (mapo) |
Areo | 84,98 km² |
Alteco | 504 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1964 |
Komunumkodo | 6023 |
Mapo pri la situo de Conthey en la samnoma distrikto | |
Geografio
redaktiConthey situas ĉirkaŭ 92 km (fluga distanco) oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 82 km (fluga distanco) sude de Berno. La komunuma teritorio etendiĝas de la Tsanfleuron-Glaĉero (limo kun kantono Vaŭdo) en la montarmasivo Les Diableret (3 200m de alteco) ĝis la dekstra bordo de Rodano, apud la alfuejo de rivero Morge. Sur ĝia teritorio situas la Lago de Derborance. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Aven, Châteauneuf, Conthey, Daillon, Erde, Le Bourg, Premploz, Sensine, Saint-Séverin, Vella kaj Vens.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 84,98 km², de kiuj 22,0% estas kovritaj de arbaro, 25,8% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Conthey limas en nordokcidento al Bex (VD), en nordo al Ormont-Dessus (VD), en nordoriento al Savièse, en oriento al Siono, en sudo al aliflanke de Rodano al Nendaz, kaj en sudokcidento al Vétroz, Ardon kaj Chamoson.
Trafiko
redaktiTra Conthey pasas la kantona ĉefvojo n-ro kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo sur ĝia teritorio. La komunumo havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Conthey datiĝas el la jaro 800 kiel curtis Contextis. Inter 1850 kaj 1950 estis malkovritaj en la vitejoj plucent tomboj el la bronzepoko ĝis la frua mezepoko. En 1254 Contey fariĝis la ĉefloko de la samnoma savoja subvoktejo. En la jaro 1324 Conthey ricevis de la Grafo Edvardo de Savojo la merkatorajton kaj en 1352 ĝi de Amadeo la 5-a ricevis aldonajn liberecojn. Ĝis la hodiaŭ tempo Conthey ĉiam restis loka administra centro. Ek de 1815 ĝi estas la ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Valezo.[3]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Conthey – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)