Dean Koontz

usona aŭtoro
(Alidirektita el Dean R. Koontz)

Dean Ray KOONTZ (naskiĝis la 9-an de julio 1945) estas usona verkisto. Apud Stephen King li estas konsiderata la plej sukcesa usona verkisto de fantasto.

Dean Koontz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1945 (1945-07-09) (78-jaraĝa)
en Everett
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Shippensburg University of Pennsylvania vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto vd
Aktiva dum 1968– vd
Verkado
Verkoj Demon Seed ❦
Watchers ❦
Hideaway ❦
Intensity ❦
Phantoms ❦
Odd Thomas ❦
Strangers vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Dean R. Koontz naskiĝis en Everett, Pensilvanio. Li pasigis sian infanaĝon en malriĉeco, krome li kaj lia patrino spertis perforton fare de la alkoholmania patro. Belajn memorojn pri sia infanaĝo li ĉerpas preskaŭ nur el la libroj, kiujn li avide legis. Ok jaraĝe li verkis siajn unuajn rakontojn. Por gajni iom pli da poŝmono, li vendis ilin al najbaroj kaj parencoj.

En la jaro 1965 li gajnis la unuan premion en verkista konkurso de gazeto. Samjare li unuafoje venis rakonton al profesia eldonisto. En 1966 li edziĝis.

Dum longa tempo lia kariero stagnis, sed en 1981 li per Night Whispers unuafoje aperis sur la listo de la gazeto New York Times pri la plej bone vendataj libroj. Dum la sekvaj jaroj li plurfoje reakiris tiun ĉi sukceson.

La verkaro de Dean Koontz estas ege varia. Kelkaj el liaj verkoj estas sciencfikciaj, aliaj estas hororajfantastaj – aŭ miksaĵo el ĉio. Por ne konfuzi la legantojn, oni rekomendis al li, uzi po unu pseŭdonimon por ĉiu skribĝenro. Tiel li ekuzis la nomojn Leigh NICHOLS, Brian COFFEY, K. R. DWYER, Deanna DWYER, Owen WEST kaj David AXTON. Tuj kiam li havis sufiĉe da sukceso, li tamen forlasis la pseŭdonimojn kaj publikigis ĉion, eĉ noveldonojn de siaj malnovaj libroj, uzante sian veran nomon.

Dean R. Koontz estas ege laborema verkisto, kelkfoje li laboras 14 horojn dum unu tago. En sia domo li posedas bibliotekon kun proksimume 30.000 libroj uzataj por esploroj.

Parto el liaj libroj estas filmigita, sed Dean R. Koontz ĉiam malkontentis pri la rezultoj. Por la filmigo de sia verko Phantoms li fine mem verkis la scenaron, por garantii rezulton konforman al la libro.

Nuntempe li kune kun sia edzino Gerda vivas en Kantono Orange, Kalifornio.

Listo de verkoj redakti

  • Chase (1972)
  • Winter Moon (1975)
  • Icebound (1976)
  • Night Chills (1976)
  • The Face of Fears (1977)
  • Vision (1977)
  • The Key to Midnight (1979)
  • The Funhouse (1980)
  • The Voice of the Night (1980)
  • Whispers (1980)
  • The Eyes of Darkness (1981)
  • The Mask (1981)
  • The House of Thunder (1982)
  • Phantoms (1983)
  • The Servants of Twilight (1984)
  • Darkfall (1984)
  • The Door to December (1985)
  • Strangers (1987)
  • Twilight Eyes (1987)
  • Shadowfires (1987)
  • Watchers (1988)
  • Oddkins (1988)
  • Lightning (1988)
  • Midnight (1989)
  • The Bad Place (1990)
  • Cold Fire (1991)
  • Hideaway (1992)
  • Mr. Murder (1993)
  • Dragon Tears (1993)
  • Dark Rivers of the Heart (1994)
  • Intensity (1996)
  • Tick Tock (1997)
  • Fear Nothing (1998)
  • Seize the Night (1998)
  • False Memory (1999)
  • From the Corner of His Eye (2000)