Dezső Csánki [deĵO ĉAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csánki Dezső estis hungara historiisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1891, ordinara en 1900, direktora en 1925) de Hungara Scienca Akademio.

Dezső Csánki
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1857 (1857-05-18)
en Füzesgyarmat
Morto 29-an de aprilo 1933 (1933-04-29) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Dénes Csánky
Okupo
Okupo historiistoarkivistopolitikisto
vdr

Dezső Csánki [1] naskiĝis la 18-an de majo 1857 en Füzesgyarmat. Li mortis la 29-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Csánki frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1875-1880, kie li akiris 2 diplomojn. Li eklaboris en 1881 en la tutlanda arkivejo baldaŭe ricevinta pli altajn postenojn. Li gvidis la arkivejon ekde 1913, nur dum la Hungara Sovetrespubliko li estis trudemerito. Li pensiuliĝis en 1932. Li okupiĝis ekzemple pri la mezepoko kaj renesanco. Li ricevis premiojn en 1916 kaj 1930.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az áradások és hajdani halászatunk (1880)
  • A renaissance és Mátyás király (La renesanco kaj Matiaso la 1-a (Hungario)), (1891)
  • Az új magyar és az ún. közös címerekről (Pri la novaj hungaraj kaj la tiel nomataj komunaj blazonoj), (1916)
  • Magyarország történelmi földrajza a Hunyadiak korában. I–V. (1985)

Memorigiloj redakti

  • en Füzesgyarmat memortabulo kaj strato

Fontoj redakti