Dezső Dercsényi [deĵO derĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dercsényi Dezső estis hungara arthistoriisto kaj profesoro.

Dezső Dercsényi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1910 (1910-07-17)
en Vác
Morto 22-an de junio 1987 (1987-06-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dezső Dercsényi
Familio
Infano Balázs Dercsényi
Okupo
Okupo ĵurnalisto • arthistoriisto
vdr

Dezső Dercsényi naskiĝis la 17-an de julio 1910 en Vác. Li mortis la 22-an de junio 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Dercsényi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li samloke eklaboris en ŝtata oficejo. Li okupiĝis en sia tuta vivo pri historiaj monumentoj. Inter 1951-1967 li instruis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la mezepoka hungara arto kaj monumentoj historiaj. Inter 1952-1961 li redaktis fakrevuon. Li ricevis premion Kossuth en 1954, en 1966 premion "Herder".

Verkaro (elekto) redakti

  • A somogyvári Szt. Egyed-apátság maradványai (1934)
  • I. Lajos magyar király|Nagy Lajos kora (Erao de Ludoviko la 1-a (Hungario)) (1941)
  • A székesfehérvári királyi bazilika (La reĝa baziliko de Székesfehérvár) (1943)
  • A mozaik (La mozaiko) (1943)
  • Pécs városképei-műemlékei (Urbovidoj kaj monumentoj historiaj de Pécs) (1966)
  • Románkori építészet Magyarországon (Romanikaj konstruaĵoj en Hungario) (1972, 1974)
  • Esztergomi királyi palota (Reĝa palaco de Esztergom) (1975)

Fontoj redakti