Dio rekompencu vin

Dio Rekompencu Vin... (portugallingve Deus Lhe Pague) estas la plej sukcesplena teatraĵo de brazila literaturo, kun pli ol 14 mil prezentadoj. Ĝia aŭtoro estas Joracy Camargo, ano de Academia Brasileira de Letras. Kiel eksterordinara sukceso de la teatra literaturo, la teksto verkita en 1933 estas jam eldonita pli ol dudek fojojn en Brazilo, kvin fojojn en Portugalujo, tri fojojn en Argentino (kie ĝi fariĝis filmon), du fojojn en Ĉilio kaj Usono, kaj unu fojon en pluraj aliaj landoj, ĉar ĝi estis tradukita al preskaŭ ĉiuj literaturaj lingvoj de la mondo. Al Esperanto tradukis ĝin Sylvio Peixoto. Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Rio-de-Ĵanejro eldonis la tradukaĵon en la jaro 1959.

Dio Rekompencu Vin...
Dio Rekompencu Vin...
Dio Rekompencu Vin...
Aŭtoro Joracy Camargo
Eldonjaro 1959
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Paĝoj 172
vdr

Dio Rekompencu Vin estis malpermesita de la portugala registaro post sia sukcesoplena prezentado en 1935, en Lisbono. Ĝia socia kritiko faris de ĝi unu el plej ŝatataj teatraĵoj dum milita diktaturo de Brazilo, ĉar en la 1960-aj jaroj ĝi estas jam klasikaĵo kaj oni ne povus malpermesi ĝian prezentadon.

Recenzoj

redakti
 
 La libro estas bonaskepta, malgraŭ lia koverto simpla kaj farita el maldika kartono. La presado estas bona kaj ankaŭ la papero. La dikeco de la libro estas ne timiga kaj je la unua rigardo mi trovas ke la uzata Esperanto estas komprenebla, eĉ de komencantoj. Pri la kapablo kaj merito de la aŭtoro kaj tradukisto, ne estas duboj. Ĉio plaĉas al mi kaj interesigas min pri la legado de la libro. Sed...

Dum la legado, ie kaj tie, mi trovas frazojn kaj agojn de la ĉefrolulo, kiuj malvarmigas mian intereson kaj je la fino mi restas kvazaŭ mi estus manĝinta bombonon kun amara kerno. Kiel esperantisto, mi emas esti sindonema kaj malavara por aliulo, — same ol aliaj esperantistoj —, kaj, esperantismo mem, ĉu ne estas malegoismon? Do, ne povas esti ŝatata de ni, la ĉefrolulo, kiu agas kaj parolas laŭ ĉi tiuj propraj vortoj : «Mi estas por mi kaj, kontraŭ la aliaj homoj», subtenante samtempe, erarigajn teoriojn kun tendenco al tiu materiismo kiu baras aŭ bremsas la divastigon de Esperanto.

Mi povus komentarii pri la vera intenco de la komedio, sed pro tio mi devus rompi la linion, kiun, ĝis nun, sekvis BOLETIN, kaj tion mi ne deziras. Tamen, kaj spite de la ĝenerala kutimo de la esperantaj recenzistoj, deklari ĉiun esperantan libron leginda kaj laŭdinda, mi opinias ke la libro havas negativajn ecojn, kaj mi ne povas, sincere, rekomendi ĝin, ĉar la mondo bezonas aliajn pli konstruajn kaj edifajn ideojn. 
— K. R. Boletín n125 (jan 1961)

Eksteraj ligiloj

redakti