Diskuto:Nederlando

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Filozofo in topic Landnomaj formoj

Malnova landtabelo redakti

Vidu dekstre:

 

 

Reĝlando Nederlando
Nacia moto: Je Maintiendrai
( Mi firmtenos )

 

Bazaj informoj
Oficialaj lingvoj nederlanda, frisa
Ĉefurbo Amsterdamo
Areo
de ĉiuj ŝtatoj
el tio akvo
41.526 km²
131-a rango
18,41%
Loĝantaro
de ĉiuj ŝtatoj
Loĝdenso
en
16,3 milionoj
59-a rango
481 /km²
2004
Monunuo Euro
Horzono UTC +1 (somere +2)
Retokodo .nl
Landokodo NLD
Telefona landonumero 31
Politiko
Politika sistemo Parlamenta 
konstitucia 
monarkio
Ŝtatestro Reĝino Beatrix
Ĉefministro Jan Peter Balkenende
Nacia tago 30-a de aprilo
(Reĝinotago)
Bevrijdingsdag 5-a de majo (Liberiga tago)
Nacia himno Wilhelmus
Sendependeco
 - deklarita
 - agnoskita
de Hispanio
26-a de julio 1581
1648

Landnomoj redakti

Ni fakte ne bezonas por ĉiu lando indikon pri la landanoj tuj post la artikoltitolo. Ankaŭe ne ĉi tie.--Ziko 17:13, 26. Sep 2008 (UTC)

Anglismoj en la teksto redakti

Kiun sencon ekzemple havus nomi la politikan partion Unio de Kristanoj "ChristianUnion", (mis)prononco [kristĉnJUnjn]? Pri ChristenUnie mi tute konsentus, kaj la esperanta nomo en esperanta teksto ankaŭ estas en ordo, sed angla traduko ĉi tie tute misas. Bedaŭrinde ankoraŭ estas multaj tiaj misoj, kvankam la artikolo klare indikas la lingvojn de Nederlando (nederlanda, frisa, malaltsaksa, limburga, ripuara ktp.). Bone, la angla havas formalan statuson en la karibiaj insuloj Saba kaj Sint Eustatius. Pri tiuj insuloj ankaŭ anglalingvaj referencoj estus en ordo do. Sed krome la angla nur estas fremda lingvo en la lando, neniu indiĝena, kaj la Unio de Kristanoj ne nomiĝas "ChristianUnion", kaj la Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande) certe ne estas eldonita de iu "Government of the Kingdom of the Netherlands" ktp ktp ... Se oni blinde tradukas el la anglalingva vikipedio, oni devas almenaŭ traduki. ThomasPusch (diskuto) 18:59, 17 dec. 2021 (UTC)Reply

Landnomaj formoj redakti

La teksto kreiĝis en 2004 en baza versio de Montanesko, kaj tiam, kaj baze ankoraŭ hodiaŭ la artikolo uzas la stilon de landonomoj kun finaĵo -io. Laŭ la landnoma kompromiso, sama stilo uziĝu en la tuta teksto. Tial mi ne vidas pravigon, ke iuj homoj poste ŝanĝis iujn landonomojn arbitre en la teksto al formo -ujo, sed lasis multajn aliajn landonomojn kun finaĵo -io. Se tiel fari, oni devus noti bonan argumenton tie ĉi, kaj mi nun ne povas imagi iun bonan argumenton. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Ŝajnas, ke mi havas tian argumenton: ekzistas gravaj kialoj por eviti uzadon de "-io"-formoj kiel anstataŭaĵojn por la formoj kun oficiala sufikso -uj- (ne temas pri landnomoj, kiuj finiĝas je nesufikseca "-io", kiel "Malio" aŭ "Gambio"!). Multaj spertaj lingvanoj (miatakse, plimulto inter la akademianoj) konscie preferas la tradiciajn uj-formojn. Estas neprudente subpremi tian bone pripensitan uzadon simple pro tio, ke la ĝermon de artikolo siatempe kreis persono, kiu ne konscias pri tio ĉi. Se tio okazos, mi rifuzos kontribui al artikoloj, al kiu estos aplikita tia cenzurado.
Mi, male, tute ne kontraŭos, se formiĝos konsento sisteme preferi la ujo-formojn: ilin ne povos malvalidigi personaj preferoj aŭ modo, ĉar ili estas fundamentaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 12:36, 6 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nederlando".