Dmitri Dmitrieviĉ Ivanenko (ruse Дмитрий Дмитриевич Иваненко) estis ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento, ĉefe rilate al nuklea fiziko, teorio pri kampoj kaj gravitacia teorio. Li laboris en la Poltava Gravimetria Observatorio de la Instituto pri Geofiziko de la Ukraina Nacia Akademio pri Sciencoj.

Дмитрий Иваненко
(1904-1994)
Ruso-ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento.
Ruso-ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 29-a de julio 1904
en Poltavo, Rusa Imperio
Morto 30-a de decembro 1994
en Moskvo, Rusio
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Ukraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Nacia Universitato de Ĥarkivo
Profesio
Okupo teoria fizikisto • fizikisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo teoria fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis direktoro de la Teoria Departemento de la Ukraina Fiziko-Teknika Instituto en Ĥarkivo, kaj direktoro en la Departemento pri Teoria Fiziko de la Instituto pri Mekanika Inĝenierado de Ĥarkivo, profesoro de la Universitato de Ĥarkivo kaj profesoro de la Ŝtata Universitato de Moskvo.

Li estis unu el la plej grandaj teoriuloj de la 20-jarcento kaj aŭtoro de la protono-neŭtrona modelo pri la atomnukleo. La scienca rolo de Dmitri Ivanenko kuŝas sur lia granda intereso ĉe ideoj pri la sciencaj limoj tiam kiam ĉi-ideoj baziĝis sur fortaj matematikaj modeloj aŭ eksperimentoj.[1].

Biografio redakti

Dmitri Ivanenko faris siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo Poltavo. Inter 1920-1923 li studis en la Poltava Pedagogia Instituto kaj ekis sian kreivan vojon kiel profesoro pri fiziko en la mezlernejo. Pli malfrue, Dmitri Ivanenko studis en la Universitato de Ĥarkivo el kie li translokiĝis, en 1923, al la Ŝtata Universitato de Sankt-Peterburgo.

En 1926, ankoraŭ estante studento, li skribis siajn unuajn sciencajn verkojn: kun Georgiy Antonovich Gamov (1904-1968) pri la Kvindimensia Teorio de Kaluza-Klein[2] kaj kun Lev Davidovich Landau (1908-1968) pri la demandoj rilate al relativa kvantuma mekaniko.

Post diplomiĝi en la universitato, inter 1920 kaj 1930, Ivanenko estis didaktika studento kaj sekve iĝis esplorsciencisto en la Fizika Matematika Instituto de la Rusa Akademio pri Sciencoj. Dum tiuj jaroj, li kunlaboris kun Lev Davidovich Landau, Vladimir Fock (1898-1974) kaj Viktor Ambarcumjan (1908-1996), kiu pli malfrue iĝis fama. Tiamaniere ke la moderna fiziko, la nova kvantuma mekaniko kaj la nuklea fiziko ekstariĝis.

En 1928, Ivanenko kaj Landaŭ disvolvis la teorio pri la fermionoj kiel dekliv-simetriaj tensoroj. Ĉi-teorio, konata kiel Teorio de Ivanenko-Landaŭ-Kahler ne estas ekvivalenta al la Teorio de Dirac en la ĉeesto de iu gravita kampo, kaj ĝi priskribas nur fermionojn sur unu pinto. En 1929, Ivanenko kaj Fock priskribis la paralelan dislokigon de spina kampo en kurbigita spaco-tempo (konata kiel koeficientoj Ivanenko-Fock). La fizika nobel-premiito Abdus Salam (1926-1996) nomis ĝin la unua mezurilo pri gaŭĝa teorio. En 1930, Viktor Ambarcumian kaj Ivanenko sugestis la hipotezon pri kreado de la maspartikloj (1930) kiu estas la ĉefa bazo de la nuntempa kvantuma teorio de kampoj.

Inter 1929 ĝis 1931 Ivanenko laboris en la Ukrania Fiziko-Teknika Instituto de Ĥarkivo, estinte la unua direktoro de ĝia teoria departemento. Ivanenko estis unu el la organizintoj de la unua Sovetia Teoria Konferenco (1929) kaj de la nova publikaĵo: "Prifizika ĵurnalo de Sovetunio". Post reiri al Leningrado al la Fiziko-Teknika Instituto, Ivanenko koncentris siajn interesojn sur la nuklea fiziko.

En 1932, Ivanenko proponis la modelon pri protono-neŭtrono de la atomnukleo, igante lia nomo ligiĝi al la novaj fizikaj manlibroj kaj lernolibroj. Pli malfrue, Ivanenko kaj la kemia fizikisto Evgeny Nikitich Gapon (1904-1950) proponis la koncepton pri tavoldistribuado de protonoj kaj neŭtronoj en la nukleo (t.e, la nune agnoskita nuklea tavolmodelo). En 1933, iniciate de Ivanenko kaj Igor Kurĉatov (1903-1960) la unua Sovetia Nuklea Konferenco okazis.

En 1934, Ivanenko kaj Igor Tamm (1895-1971) starigis la bazon de la unua ne-fenomenologia teorio pri la parigitaj elektrono-neŭtronaj nukleaj fortoj. Per tio, ili kreis la signifan koncepton ke molekula interago por okazi interŝanĝe de partikloj kie la ripozmaso ne estas egala a nulo. Surbaze de tiu modelo, la Nobel-premiito Hideki Yukawa (1907-1981) disvolvis la teorion pri la mezonoj.

La realigo de la vastaj planoj kaj esperoj de Ivanenko, tamen, estis interrompita. En 1935, li estis arestita okaze de la murdo de Sergey Kirov (1886-1934)[3], komunisma aktivulo kaj amiko de Jozefo Stalin. Konsekvence, li ekziliĝis al Tomsk, kie li profesoris en la "Universitato de Tomsk" inter 1936 kaj 1938. Ĝis la komenco de la 2-a Mondmilito, li estris la ekipon pri teoria fiziko en la "Universitato de Sverdlovsk" kaj la Universitato de Kievo. En 1940, li defendis sian doktorigan disertacion. Dum tiu periodo, la scienca intereso de Ivanenko laŭgrade ŝanĝis el nuklea fiziko al teorio pri la kosma radiado. Aparte, li proponis iun ne-linearan ĝeneraligon pri la "Ekvacio de Dirac" (1938). Surbaze de tiu ĝeneraligo, Ivanenko kaj Werner Heisenberg (1901-1976) disvolvis la unuigitan teorion de kampoj en la jardeko 1950.

Literaturo redakti

Referencoj redakti