Dorothea Tanning

usona artisto

Dorothea TANNING (naskiĝinta je la 25-a de aŭgusto, 1910, mortinta la 31-an de januaro 2012) estis usona pentristo, skulptisto, presisto, kaj verkisto. Ŝi ankaŭ desegnis dekoraciojn kaj kostumojn por baledo kaj teatro. Naskiĝinta en Galesburg, Ilinojo, Tanning vivis en Parizo dum dudek-ok jaroj. Ŝi konatiĝis kun la germana pentristo Max Ernst en 1942, kaj edzigis lin kvar jarojn poste (lia kvara edzino, post Luise Straus-Ernst en 1918, Marie-Berthe Aurenche en 1927, kaj Peggy Guggenheim en 1942). Li prezentis ŝin al la rondo de la superrealistoj. Ŝia plej bone konata artaĵo, Eine kleine Nachtmusik (malhela pentraĵo plene je simbolismo; ironie nomita pro la gajkora serenado de Mozart), montras ke ŝi enmembriĝis de tiu grupo dum iom da tempo, sed pli malfrue ŝia pentrostilo ŝanĝiĝis al Impresionismo.

Dorothea Tanning
Persona informo
Dorothea Tanning
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1910 (1910-08-25)
en Galesburg
Morto 31-an de januaro 2012 (2012-01-31) (101-jaraĝa)
en Manhatano
Etno blankaj Usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Knox College vd
Familio
Edz(in)o Max Ernst vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptistoverkisto • gravuristo • romanisto • poeto • aŭtobiografo • litografisto • ilustristo • dezajnisto • scenografo • dizajnisto de juveloj • artisto • produktoro vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Nov-JorkoParizoLondono vd
Aktiva dum 1935–2011 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi poste vivis kaj laboris en Novjorko kaj ĝuis duan karieron kiel poeto.

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 29-a de januaro, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti