Drienovec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Drienovec, hungare Somodi (ŝomodi) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka nomo estis Šomody.

Situo redakti

Drienovec situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Košice. La lasta urbo troviĝas 29 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1255 en formo "Sumugy", kiu havis rajton pri doganpreno en 1345. Fortikaĵo menciiĝas en 1317, iom poste malkonstruiĝis. Ekde 1776 la kampoj apartenis al episkopejo de Rozsnyó. En 1910 loĝis en Somodi 1180 homoj, (1166 hungaroj, 13 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Somodi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Drienovec 1752 homoj, (1119 slovakoj, 587 hungaroj, 31 ciganoj, po 2 ukrainoj kaj ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti