Dudek Horoj

hungarlingva romano far SÁNTA Ferenc je 1964
(Alidirektita el Dudek horoj (romano))

Dudek Horoj, origine hungare Húsz óra estas romano de la aŭtoro Ferenc Sánta, aperinta en 1964 dum la socialismo en Hungarujo.

Dudek Horoj
Dudek Horoj
Dudek Horoj
Aŭtoro Ferenc Sánta
Eldonjaro 1964
Urbo Budapesto
Eldoninto Corvina Kiadó
Paĝoj 234
vdr

Historia epoko redakti

La historio okazis en la fruaj 1960-aj jaroj en hungara vilaĝo, dume estas oftaj rememoroj ekde la 1930-aj jaroj. La precipaj okazaĵoj:

  • malriĉeco de kamparanoj antaŭ la 2-a mondmilito
  • disdono de parceloj al la malriĉuloj en 1945
  • post kelkaj jaroj oni komencis agiti la kolĥozan sistemon, iom da kolĥozoj ekfunkciis
  • post morto de Stalino estis ebleco forlasi la kolĥozojn
  • revolucio en 1956, en la vilaĝoj ĝenerale okazis nenio, tamen la vilaĝanoj apogis la revoluciulojn
  • post kelkaj jaroj denove oni organizis la socialistan agraran sistemon, tiam nomatan produktajn kooperativojn, kiujn komprenu kolĥozoj
  • finiĝis la plena kolĥoziĝo, potenco de la komunistoj firmiĝis

Kiu ne konas tre bone tiun hungaran historion, tiu ne komprenas la romanon. Dum apero de la libro tute ne povis aperi veraj historiaj informoj, nur la vidpunktoj de la komunistoj. Tasko de la aŭtoro Ferenc Sánta (verkisto) estis montri pozitivajn historiojn pri la vilaĝa vivo kaj forgesi la tiutempe nomitan "kontraŭrevolucion".

Historio redakti

Ĵurnalisto faras raportojn resume dum 20 horoj en vilaĝo. Li volis ekscii, kial okazis pafado en la vilaĝo en 1956? En la vilaĝo vivas 4 gravaj familioj (pli frue malriĉuloj), ili ricevis teron en 1945. Jozjĉo post jaroj iĝis kolĥozestro, Varga iĝis sekreta policano. Li preskaŭ pafis Balogh-on, ĉar li forlasis la partion. Jozjĉo malpermesis frekventadon de Kiskovács en la universitato kaj post la "kontraŭrevolucio" li gvidis la homojn kontraŭ Varga. Li nevole mortpafis Kocsis-on tra la pordo. Varga forlasis la vilaĝon, sed en animoj de la vilaĝanoj doloras la vundoj.

La historio estis adaptita al filmo: Dudek horoj (filmo) kaj la romano estis tradukita al Esperanto.

Post fino de socialismo la romano perdis la aktualecon, tio estas nur historia falsa rememoro.

Eksteraj ligiloj redakti