Ditionata acido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Dutionata acido)
Ditionata acido
Kemia strukturo de la
Ditionata acido
3D Kemia strukturo de la
Ditionata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena dutionato
  • Hidrogena ditionato
  • Dutionata acido
Kemia formulo
H2S2O6
CAS-numero-kodo 14970-71-9
ChemSpider kodo 25128
PubChem-kodo 26985
Fizikaj proprecoj
Molmaso 162.14 g mol−1
Smiles O=S(=O)(O)S(=O)(=O)O
Sekurecaj Indikoj
Risko R26
Sekureco S36 S37 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+330+331, P304+340, P305+351+338, P308+310, P310
Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ditionata acido, hidrogena ditionatoH2S2O6 estas neorganika kemia okso-kombinaĵo de sulfuro, preparita nur en akva solvaĵo, kiam ferika oksido trapasas akvan suspensiaĵon sub nulo °C, tiam kiam ruĝa solvaĵo de ferika sulfito unue produktiĝas, kaj sekve ĝi fariĝas palverda solvaĵo de feroza sulfito kaj feroza ditionato:

Proprecoj redakti

Saloj de ditionata acido nomatas ditionatoj kaj neniu acida salo de tiu acido konatas. Ĉiuj ditionatoj estas facile solveblaj en akvo, ili estas mildaj oksidigantoj kaj moderaj reduktagentoj. La strukturo de la ditionataj jonoj similas al etano, tamen la SO3 grupoj havas tute eklipsitan strukturon. La distanco inter la sulfuratomoj estas 2,15 Å kaj la longo inter la S-O ligoj estas iom mallongaj 1,43 Å.

Historio redakti

Ditionata acido estas malkovrita de Gay-Lussac kaj Welter, en 1819,[1] per oksidado de sulfita acido kaj mangana dioksido, kie iom da sulfato akompaniĝas. Kvankam la ditionatoj kaj sulfatoj produktiĝas per du sendependaj konkurencaj reakcioj, la ditionata reakcio estas favorata en malalta temperaturo, dum altigo de temperaturo favoras produktadon de sulfato. La plej probabla vojo estas la unua formado de manganika sulfito, kiu sekve malkomponiĝas, donante manganozan sulfiton kaj ditionaton, laŭ analoga maniero al tiu de la priskribita reakcio kun ferika hidroksido.[2]

Sintezo redakti

 
  • Per reakcio de duobla interŝanĝo inter baria ditionato kaj sulfata acido:
 
 

Reakcioj redakti

  • Ditionata acido malkomponiĝas kiam hejtata:
 
 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti