Eduardo Galeano

urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto

Eduardo GALEANO (naskiĝis la 3-an de septembro 1940 en Montevideo, mortis la 13-an de aprilo 2015 samloke) estis urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto.

Eduardo Galeano
Persona informo
Naskonomo Eduardo Germán María Hughes Galeano
Naskiĝo 3-an de septembro 1940 (1940-09-03)
en Montevideo
Morto 13-an de aprilo 2015 (2015-04-13) (74-jaraĝa)
en Montevideo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Montevideo vd
Ŝtataneco Urugvajo vd
Familio
Edz(in)o Helena Villagra vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • eseisto vd
Aktiva dum 1956– vd
Verkado
Verkoj Las venas abiertas de América Latina ❦
Days and Nights of Love and War ❦
Memory of Fire: 1. Genesis ❦
Memory of Fire: 2. Faces and Masks ❦
Memory of Fire: 3. Century of the Wind ❦
The Book of Embraces ❦
We Say No: Chronicles, 1963 - 1991 ❦
Walking Words ❦
Football in Sun and Shadow ❦
Upside Down: A Primer for the Looking Glass World ❦
Voices of Time: A Life in Stories ❦
Mirrors ❦
Children of the Days vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eduardo Galeano en 1984
Eduardo Galeano en 2012,
dum universitata publika interparolo en Bilbao kadre de la festivalo Literaktum de Donostio

Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto en la komenco de la 1960-aj jaroj kiel eldonisto de Marcha (Marŝo), influhava semajna gazeto, al kiu ankaŭ kontribuis verkistoj kiel Mario Vargas LlosaMario Benedetti, kaj poste de la taga Época (Epoko).

En 1973, post la armea puĉo, li estis enprizonigita kaj poste ekziligita al Argentino. Post puĉo en tiu ĉi lando, li devis translokiĝi al Hispanio. De 1985 li denove loĝas en sia naskiĝurbo.

La plej fama verko de Galeano estas Las venas abiertas de América Latina (La malfermaj vejnoj de Latinameriko), kritika verko, nefikcia, pri la ekspluatado en lia kontinento. Ankaŭ internacie konata estas Memoria del fuego (Memoro de la fajro), trivoluma rakontaro de historiaj okazintaĵoj en Ameriko.

Eduardo Galeano kaj Esperanto redakti

Kun li rete kontaktis la esperanta poeto Miguel Fernández en 2013 por peti de li permeson por publikigi sian esperantigon de sep el liaj poemoj kuntekste de la antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro. Eduardo respondis al li ne nur ke li rajtigas lin tion fari, sed ke tio konstituas por li grandan honoron. Tiele en la paĝoj 273-279 de tiu menciita antologio, legeblas liaj La rajto deliri, Malriĉecoj, La sistemo, Fenestro super la timo, La utopio, La neniuloj kaj Fajroj. Kaj la lasta esperanta produktaĵo de Miguel Fernández, nome la liberecana antologio Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, kiun la 22an de aprilo 2015 estis prezentita en Barcelono (l’Espai Obert, str. Violant d’Hongria 71, Sants, je la 18a) komenciĝas per motoj el diversaj aŭtoroj. La unua el ili estas la versoj de La utopio, de Eduardo Galeano:

 
 La utopio sidas ĉe la horizonto,

mi proksimiĝas du paŝojn,

ĝi foriĝas du paŝojn.

Mi vojas dek paŝojn, kaj la horizonto

ŝovas sin dek paŝojn for.

Kiom ajn mi vojos,

neniam mi ĝin trafos.

Por kio do servas la utopio?

Ĝuste por tio: por vojadi. 

Libroj redakti

  • Los días siguientes (1963)
  • China (1964)
  • Guatemala (1967)
  • Reportajes (1967)
  • Los fantasmas del día del léon y otros relatos (1967)
  • Su majestad el fútbol (1968)
  • Las venas abiertas de América Latina (1971) - La malfermaj vejnoj de Latinameriko
  • Siete imágenes de Bolivia (1971) - Sep bildoj de Bolivio
  • Violencía y enajenación (1971)
  • Crónicas latinoamericanas (1972)
  • Vagamundo (1973)
  • La cancion de nosotros (1975)
  • Conversaciones con Raimón (1977)
  • Días y noches de amor y de guerra (1978) - Tagoj kaj noktoj de amo kaj de milito
  • La piedra arde (1980)
  • Voces de nuestro tiempo (1981)
  • Memoria del fuego (1982 - 1986) - Memoro de la fajro
  • Aventuras de los jóvenes dioses (1984) - Aventuroj de la junaj dioj
  • Ventana sobre Sandino (1985)
  • Contraseña (1985)
  • El descubrimiento de América que todavía no fue y otros escritos (1986)
  • El tigre azul y otros artículos (1988)
  • Entrevistas y artículos (1962 - 1987) (1988)
  • El libro de los abrazos (1989) - La libro de la brakumoj
  • Nostros decimos no (1989) - Ni diras ne
  • América Latina para entenderte mejor (1990)
  • Palabras: antología personal (1990)
  • Ser como ellos y otros artículos (1992)
  • Amares (1993)
  • Las palabas andantes (1993) La paŝantaj vortoj
  • úselo y tírelo (1994)
  • El fútbol a sol y sombra (1995) - Futbalo je la lumo kaj je la ombro
  • Las aventuras de los jóvenes dioses (1998)
  • Patas arriba. La escuela del mundo al revés (1998)
  • Bocas del Tiempo (2004) - Buŝoj de la tempo
  • El Viaje (2006) - La Vojaĝo
  • Carta al señor Futuro (2007) - Letero al s-ro Estonteco
  • Patas arriba: la escuela del mundo al revés (2008)
  • Espejos: una historia casi universal (2008) - Speguloj: preskaŭ universala historio
  • Los hijos de los días (2011) - La gefiloj de la tagoj