Edward John Trelawny

Edward John TRELAWNEY (13a de Novembro 1792 – 13a de Aŭgusto 1881) estis biografiisto, novelisto kaj aventuristo kiu estas plej bone konata pro sia amikeco kun la romantismaj poetoj Percy Bysshe Shelley kaj Lord Byron.

Edward John Trelawny
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1792 (1792-11-13)
en Anglio
Morto 13-an de aŭgusto 1881 (1881-08-13) (88-jaraĝa)
en Sompting
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Subskribo Edward John Trelawny
Familio
Edz(in)o Tarsitsa Kammenou • Augusta Harvey vd
Infanoj Edgar Brereton Trelawny • Frank Trelawny • Letitia Trelawny vd
Profesio
Okupo biografo • verkisto vd
Laborkampo anglalingva literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Trelawny naskiĝis en Anglio el familio de meza enspezo sed etenda praularo. Kvankam lia patro riĉiĝis kiam li estis infano, Edward havis antagonisman rilaton kun li. Post malfeliĉa infanaĝo, li estis forsendita al lernejo. Li eniris kiel volontulo en la Reĝa Mararmeo tuj antaŭ iĝi dektri-jaraĝa.

 
La funebro de Shelley, de Louis Edouard Fournier; pentritaj centre estas, el maldekstro, Trelawny, Hunt, kaj Byron.

Trelawny servis en multaj ŝipoj kiel ŝiparmea volontuloj kiam li estis ankoraŭ dekjarulo. Li veturis al Hindio kaj vidis batalojn dum trafoj kontraŭ la Franca Mararmeo. Li ne ŝatis la ŝiparmean vivostilon, tamen, kaj foriris 19-jaraĝa sen iĝi komisia oficiro. Post retiriĝo el la ŝiparmeo, li havis mallongan kaj malfeliĉan geedzecon en Anglio. Li poste translokiĝis al Svisio kaj poste al Italio kie li renkontiĝis kun Shelley kaj Byron. Li amikiĝis kun ambaŭ poetoj, kaj helpis ilin lerni pri navigado. Li ĝuis inventi prilaboritajn historiojn pri sia epoko en la ŝiparmeo, kaj en unu li postulis ke li dizertis kaj iĝis pirato en Hindio. Post la morto de Shelley, estis Trelawny kiu identigis sian korpon kaj aranĝis lian funebron kaj entombigon.

 
Trelawny de Joseph Severn, 1838

Trelawny poste veturis al Grekio kun Lord Byron por lukti en la Greka milito de sendependiĝo. Byron kaj Trelawny disiĝis ĉe Grekio kaj Trelawny veturis en Grekion por agadi kiel la agento de Lord Byron. Post la morto de Byron, Trelawny superrigardis la preparojn por la funebro kaj la revenigo de lia korpo al Anglio. Li ankaŭ verkis liajn nekrologojn. Trelawny aliĝis akl la partio de la Greka Militsenjoro Odiseas Andrucos kaj helpis havigi al li aldonajn armojn. Li edziĝis al la fratino de Odiseas nome Teritza. Post Odiseas perdis la favoron de la Greka registaro kaj estis arestita, Trelawny ekkontrolis lian montaran fortikaĵon. Dum tiu epoko, Trelawny survivis murdan klopodon. Post lasi Grekion, li divorcis el Teritza kaj revenis al Anglio. Tie li estis bone ricevita de membroj de la Londona socio. Li poste verkis memorlibron titolitan Adventures of a Younger Son (Aventuroj de juna filo). Post la publikigo de la libro li veturis al Ameriko dum du jaroj antaŭ reveni en Anglion. Li poste iĝis politike aktiva sed tuj reedziĝis kaj translokiĝis al la angla kamparo.

Li poste vivis la vivon de kampara kavaliro dum 12 jaroj kaj faris familion kun sia tria edzino. Ili eventuale separiĝis kaj li translokiĝis reen al Londono kun amatino. Li poste verkis bone ricevitan libron pri Shelley kaj Byron. Li tuj iĝis amiko de kelkaj elstaraj artistoj kaj verkistoj en Londonon. Li povis kundividi siajn senperajn spertojn ĉe la verkistoj de la Romantisma epoko kun laĉefaj verkistoj de la Viktoria epoko. Li poste retiriĝis al Sompting, kie li faris asketan vivostilon. Li mortis en Sompting je aĝo de 88, supervivinte preskaŭ ĉiujn el siaj amikoj de la Romantisma epoko.

Bibliografio redakti

  • Armstrong, Margaret (1940), Trelawny, A Man's Life, New York: MacMillan, p. 379
  • Bate, Jonathan (4a de Julio 1998), "Keeping up with Byron", Arkivigite je 2018-05-18 per la retarkivo Wayback Machine The Telegraph, London. Alirita la 17an de Majo 2018.
  • Crane, David (1999), Lord Byron's Jackal: A Life of Edward John Trelawny, New York: Four Walls Eight Windows, p. 398
  • Grylls, Rosalie Glynn (1950), Trelawny, London: Constable, p. 256
  • Langley Moore, Doris (1961), The Late Lord Byron, London: John Murray, p. 533
  • Prell, Donald (2007), The Sinking of the Don Juan Revisited, Keats-Shelley Journal, Volume LVI, pp. 138–154
  • Prell, Donald (2011), Trelawny Fact or Fiction, Palm Springs: Strand Publishing, pp. 1–61, ISBN 0-9741975-2-1
  • Prell, Donald (2010), A Biography of Captain Daniel Roberts, Palm Springs: Strand Publishing, pp. 47–59, ISBN 0-9741975-8-0
  • Prell, Donald (2011), Sailing with Byron from Genoa to Cephalonia (1823), Palm Springs: Strand Publishing, pp. 1–20, ISBN 0-9741975-5-6
  • St Clair, William (1977), Trelawny, The Incurable Romancer, New York: Vanguard, p. 235, ISBN 0-7195-3424-0
 
Familiarbo

Eksteraj ligiloj redakti