Malfermi la ĉefan menuon

Elemér RAGÁLYI [ragAji], hungare Ragályi Elemér estas hungara kameraisto, scenaristo kaj reĝisoro.

Elemér Ragályi naskiĝis la 18-an de aprilo 1939 en Rákosliget.

BiografioRedakti

Elemér Ragályi laboris en produktejo de filmoj ekde 1957. Inter 1964-1968 li frekventis en ĉeflernejo pri filmado en Budapeŝto. Li laboris ankaŭ en Usono kaj Eŭropo, en Hungario li ofte kunlaboradis ekzemple kun Pál Zolnay, Judit Elek. En siaj filmoj li sukcese profitis diversajn novajn teknikojn. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.

Liaj reĝisoraĵojRedakti

  • diversaj reĝisoraĵoj, ekzemple Búcsú (Adiaŭo), 1980; Téli Magyarország (Vintra Hungario), 1987

Liaj filmoj (kiel kameraisto)Redakti

  • diversaj hungaraj kaj eksterlandaj filmoj, ekzemple Álmodó ifjúság (Sonĝanta junularo), 1974; A Koncert (La Koncerto), 1981; Fantomo de la operejo, 1989 (en Usono); Josephine Baker, 1990 (en Usono)
  • diversaj hungaraj televiziaj filmoj

FontojRedakti