Émile Augier

(Alidirektita el Emile Augier)

Guillaume Victor Émile AUGIER, pli simple konata kiel Émile AUGIER (naskiĝis la 17-an de septembro 1820, mortis la 25-an de oktobro 1889) estis franca poeto kaj dramisto.

Émile Augier
Persona informo
Émile Augier
Naskonomo Guillaume Victor Émile Augier
Naskiĝo 17-an de septembro 1820 (1820-09-17)
en Valence
Morto 25-an de oktobro 1889 (1889-10-25) (69-jaraĝa)
en Villa Augier
Tombo Q106518708 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Subskribo Émile Augier
Familio
Patro Victor Augier vd
Parencoj Paul Déroulède • André Déroulède • Émile Guiard • Pigault-Lebrun vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • dramaturgo • bibliotekistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj La ciguë vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émile estis la nepo de la romanisto Guillaume Pigault-Lebrun, kaj naskiĝis en Valence (Drôme), ene de burĝa, sufiĉe tradicia familio. Li ĝuis bonan edukadon, kaj kiam enloĝiĝis lia familio en Parizo en 1828, li plu studadis en la prestiĝa liceo Henriko la 4-a. Li sekve studadis juron, ĉar li deziris fariĝi advokato, sed samtempe ekverkis teatraĵojn. En 1844, lia unua dramo La Ciguë estis rifuzita de la Comédie-Française, sed spertis grandan sukceson en la teatrejo Odéon.

Danke al tiu sukceso, Augier fariĝis populara, bonfama dramisto. Li eniris la Francan Akademion en 1857. En 1862, lia teatraĵo titolita Le Fils de Giboyer ("La Filo de Giboyer") estis ludita nur danke al persona helpo de Napoleono la 3-a. Lia lasta komedio, Les Fourchambault, estis ludita en 1879.

Verkoj redakti

  • Le Joueur de Flûte
  • L'Aventurière
  • Gabrielle
  • Le Mariage d’Olympe
  • Ceinture dorée
  • Les Hommes pauvres
  • Un beau Mariage
  • Maître Guérin
  • Madame Caverlet
  • Les Fourchambault.
  • Le Gendre de Monsieur Poirier
  • Les Effrontés
  • Le Fils de Giboyer
  • Lions et Renards
  • La Pierre de touche
  • La Contagion
  • Paul Forestier
  • Jean de Thommeray