Emilie ZUMSTEEG (1796-1857) estis germana ĥorestro, kantisto, pianisto kaj komponistino.

Emilie Zumsteeg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1796 (1796-12-09)
en Stutgarto
Morto 1-an de aŭgusto 1857 (1857-08-01) (60-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Hoppenlau Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Familio
Patro Johann Rudolf Zumsteeg
Okupo
Okupo dirigentopianistoĥorestrokomponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi estis filino de unu el la tiamaj plej sukcesaj komponistoj Johann Rudolf Zumsteeg. Emilie naskiĝis en Stutgarto; tie ŝia patrino devis malfermi muzikbutikon por finance subteni la familion post la frua morto de sia edzo.

Ekde infanaĝo manifestiĝis la eksterordinara muziktalento de Emilie, kiu frue ricevis lecionojn pri piano, kontinua baso, kaj kantado; kiel instruisto pri piano oni mencias Gottlob Schick kaj pri muzikteorio Wilhelm Sutor.

Ŝi montris facilecon en la tuja muzika vidlegado, kaj en la pianinterpretado de orkestraj partituroj, kio altiris la atenton de muzikistoj. Emilie ne nur bonege ludis pianon, ŝi scipovis ankaŭ kanti same bele, ĉar ŝi estis dotita per bonega kontralta voĉo. Tiel ŝi baldaŭ komencis kanti kaj ludi pianon en la Koncertoj de la Muzeo de Stutgarto.

Ŝi partoprenis en rondo de talentaj muzikistoj kaj konataj poetoj kio sendube influis ŝian intereson pri lidoj. Tiu kantoformo estis la bazo de ŝia komponado, per kiu ŝi iĝis plej konata eĉ ekster sia patrujo. Ŝia verkado inkludas proksimume sesdek kanzonojn, krom religia korusa muziko, uverturo, pianaj komponaĵoj kaj tri polonezoj. Ŝiaj verkoj por piano la Trois Polonaises publikigitaj en 1821 estis favore recenzitaj en la Ĝenerala muzika gazeto (Allgemeine musikalische Zeitung).

Zumsteeg volis kompensi la superregadon de viraj korusoj per virina ekvivalento, tiel ŝi fondis la unuan virinan koruson en Württemberg (1830). Ŝia engaĝiĝo en la korusa muzika vivo kaj ŝia organiza kapablo alportis al Emilie multajn publikajn laŭdojn. Interalie la Reĝo Vilhelmo la 1-a de Württemberg (1816-1864) pagis al ŝi plenan ĉiujaran salajron (1841).

La direktado de korusoj kaj orkestroj estis oportuno por verki muzikon kaj aranĝojn por ensembloj; eĉ multaj konataj poetoj petis Emilie Zumsteeg muzikigi siajn tekstojn.

Eble Emilie Zumsteeg ankaŭ aktivis kiel verkistino pri muziko, kvankam tio ne povas esti atestita kun certeco. Rebmann skribas: Ŝi “estis konsiderata senkontesta aŭtoritato en Stutgarto en la kampo de muziko. (Ŝi) havis grandan nombron da studentoj kaj laboris en la Muzika Popola Ĵurnalo (Musikalisches Volksblatt) …“ŝia nomo aperas en la redakcio” … “(tio) montras, ke ŝia voĉo havis grandan pezon en la muzika vivo de la urbo”

Sed Emilie Zumsteeg ne povis sekvi la paŝojn de sia respektata patro kiel komponisto, komponado ŝajnis esti pli luksa agado. Laŭ Rebmann: Se oni rigardas ŝian agadon, kiu iris de komponado kaj publikaj koncertoj ĝis direktado kaj instruado, oni devas serĉi la kialon de tiu ĉi decido, (tio) certe estis ekonomiaj kialoj: Emilie Zumsteeg restis fraŭla kaj devis perlabori.

Do, kiel voĉa kaj pianinstruistino, ŝi subtenis sin per muziklecionoj kaj ankaŭ kiel gvida membro de la Societo de Klasika Eklezia Muziko.

Sed ŝajne Emilie vidis tiun rolon kiel ŝancon havi edukan kaj gustoforman efikon. La abonkoncertoj en Stutgarto en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, montras la plejoftecon de operecaj arioj de italaj komponistoj kiel Gioachino Rossini. Preskaŭ neniam estis verkoj de Haydn, Mozart, WeberBeethoven en la programo. Emilie Zumsteeg ŝanĝis tiun tendencon orientante la publikan guston per ekzercado kaj prezentado de operoj kaj oratorioj.

La laboro de Emilie Zumsteeg estis konsiderita tre noviga kaj kreiva por tiu tempo. Ŝiaj komponaĵoj sukcesas montri multe da originaleco kaj subtileco, kiuj multfoje ricevis laŭdojn. La kvalito de ŝia voĉo estis reflektita en la aŭdaco de ŝiaj komponaĵoj, kiuj foje postulis pli larĝan voĉan gamon ol kutime. Ekde tiam ŝia laboro estis proksime ekzamenita kaj laŭdita pro sia kreiva libereco, kaj rigardita kiel ebla influo sur aliaj komponistoj kiel ekzemple Franz Schubert.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 130 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  mini