Malfermi la ĉefan menuon

Emmeram el Ratisbono

Emmeram el Ratisbono (ankaŭ: Emmeramus, Emmeran, Emeran, Heimrammi, Haimeran, Heimeran) estis franca sanktulo kaj episkopo kiu naskiĝis en Poitiers (esperante PuatieroPotevo) kaj mortis en Feldkirchen (apud Munkeno). Li estis torturita laŭdire ĉ. en 652 en Aying-Kleinhelfendorf. Li estas entombigita en la Emmeram-preĝejo en Regensburg (esperante Ratisbono); lia festotago en la katolika kalendaro de sanktuloj estas la 22-a de septembro.

Emmeram el Ratisbono
episkopo, sanktulo
Emmeram3.jpg
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Puatiero
Morto ĉ. 652
en Aying
Mortokialo senkapigo [#]
Tombo St. Emmeram [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo pastro [#]
episkopo de Poitiers
Sanktulo, martiro
Adorita en Katolika eklezio
Festotago 22-a de septembro
Atributoj ŝtupetaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Kion ni scias pri Emmeram venas al ni malrekte. Episkopo Arbeo de Freising skribis biografion de Emmeram en 750, Vita Sancti Emmerami, proksimume cent jarojn post la morto de la sanktulo. La literaturo rakontas ke Emmeram originis el nobelgento en Akvitanio. Laŭ kelkaj, li iĝis episkopo de Poitiers, kvankam lia nomo ne aperas tie. Ekzistas konjekto ke li plenumis la oficon nelonge inter la morto de Dido kaj la ĉieliro de Ansoaldus. Aŭdinte pri fetiĉkulto en Bavario, li decidis vojaĝi tien iom da tempo post la jaro 649 al la kortego de la agilulfido Theodo la 1-a. Li supozeble vojaĝis laŭlonge de Luaro, transiris Nigran Arbaron kaj tiam sekvis la Danubon al Regensburg. Theodo bonvenigis Emmeram al sia kortego, kie Emmeram misie deĵoris tri jarojn. Dum tiu tempo li akiris reputacion kiel pia viro.

Rakontatis ke Uta (aŭ Ota), la filino de la duko, konfidite al la animzorgado de Emmeram, konfesis al li ke ŝi naskos infanon de viro ekstergeedzeca. Laŭ Arbeo, la patro estis certa Sigipaldus, kortegulo. Kompatante Emmeram konsilis al ŝi indiki lin mem patro pro ke tiumaniere mildiĝu la honto. Baldaŭ poste, la legendo diris ke Emmeram subite iris sur pilgrimadon al Romo. Ĉe tiu punkto Uta publike diris ke Emmeram estus la patro.

Kiam duko Theodo kaj lia filo Lantpert aŭdis pri la gravedeco de Uta, Lantpert aŭdiencis ĉe la episkopo. Lantpert kaptis Emmeram apud Helfendorf (nun parto de la munkena antaŭurbo Aying) sur la malnova romia vojo inter Salcburgo kaj Augsburg, Via Iulia Augusta. Lantpert kaj liaj servistoj ligis Emmeram al ŝtupetaro torturonte lin kaj tranĉonte lin je pecoj. La tago de lia martireco ankaŭ estas lia nomtago, la 22-a de septembro. Liaj kunuloj Vitalis kaj Wolflete trovis lin ankoraŭ vivanta, kuŝanta en sia propra sango kaj provis alporti lin rapide reen al Aschheim, kie en tiu tempo estis ŝtona Petro-preĝejo.

HonoradoRedakti

La ĝenerala legendo de la torturo de Emmeram priskribas kiel li estis ligita al ŝtupetaro, kaj estis hakita al pecoj kun torturkomenco ĉe la fingropintoj. Poste liaj okuloj estis forigitaj kaj lia nazo estis fortranĉita. Daŭre vivanta, li petis akvon. Lia kunulo Vitalis respondis, "Kial vi serĉas krizhelpon, kiam nenio de vi restas ol via stumpa trunko sen aliaj korperoj? Mi opinius ke vi devus preferi la morton ol hontan vivon." Emmeram respondis ke oni neniam provu rapidigi morton, prefere bremsi la proceson por ebligi dian intervenon. Ĉe tio Emmeram estis senkapigita. Kiel pruvo de la senkulpeco de Emmeram, ŝtupetaro estis mallevita por porti lin al la ĉielo. Dum la transporto de la korpo al Aschheim mirinda lumo brilis de la korpo. Arbeo priskribas la lokon de lia morto kiel bela, iam font-verda loko, sur kiu fonto ekaperis kaj la lokaj homoj poste konstruos malgrandan preĝejon."

Kiam la miskompreno de la rilato de Emmeram kun Uta estis klarigita, Emmeram estis enterigita en Aschheim, post kio pluvis dum kvardek tagoj. Emmeram estis elfosita kaj metita sur floson en la rivero Isar. Kiam la floso atingis la Danubon, ĝi mirakle flosis kontraŭflue al Regensburg, kie Emmeram estis enterigita en la Georgo-preĝejo. Liaj restaĵoj estis prezentitaj fare de episkopo Gawibaldus al preĝejo dediĉita al la martiro. Tiu preĝejo bruldetruiĝis en 1642. La ostoj de Emmeram estis trovitaj sub la altaro en 1645 kaj donitaj al la Emmeram-baziliko. Ĝi enhavas liajn gambostojn en arĝenta relikvujo en la orienta parto sub la altaro. Episkopo Ignaz von Senestrez kanone rekonis la restaĵojn en 1833. Ili estas elmontritaj ĉiun jaron la 22-an de septembro.

Ĉe la loko kie Emmeram mortis en la jaro 652, malgranda kapelo estis konstruita en la jaro 1842. La kapelo staras tie hodiaŭ. La Laŭrenco-preĝejo en Oberföhring havas flankaltaron dediĉitan al Sankta Emmeram. En la preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Aschheim, plakedo memoras la unuan tombon de Emmeram kun enskribo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti