Ervin Lázár, hungare Lázár Ervin estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Ervin Lázár
Ervin Lázár en 1989
Ervin Lázár en 1989
Persona informo
Lázár Ervin
Naskiĝo 5-an de majo 1936 (1936-05-05)
en Budapeŝto
Morto 22-an de decembro 2006 (2006-12-22) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per spirhalto vd
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Subskribo Ervin Lázár
Familio
Edz(in)o Zsuzsa Vathy vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ervin Lázár naskiĝis la 5-an de majo 1936 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ervin Lázár akiris abiturienton en 1954, poste li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1959 li iĝis ĵurnalisto en Pécs. En 1965 li iris al Budapeŝto, kie li estis redaktoro en literatura revuo. Inter 1971-1989 li estis liberprofesia verkisto. En 1989 ankaŭ li apartenis al tiuj, kiuj volis politikan ŝanĝon. Li ricevis premion Kossuth en 1996, inter 1974-2005 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • debuta novelo en 1958
  • unusola romano A fehér tigris (La blanka tigro) 1971
  • noveloj, ekzemple Hét szeretőm (Miaj sep amatinoj) 1994; Kisangyal (Anĝeleto) 1997
  • fabeloj, ekzemple A kisfiú meg az oroszlánok (La knabo kaj la leonoj) 1964; A manógyár 1994
  • infanromanoj, ekzemple Gyere haza, Mikkamakka (Mikkamakka venu hejmen) 1980
  • 10 filmoj inter 1979-2005, ekzemple Szegény Dzsoni és Árnika 1983

Fontoj redakti