Etelka Benkő
Etelka Benkő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Etelka estis hungara operkantisto, (soprano), aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Blau Adél, ŝis edzo estis Zoltán Ambrus (verkisto), ŝia geedziĝa nomo estis Ambrus Zoltánné.
Etelka Benkő | |
---|---|
![]() Etelka Benkő | |
Persona informo | |
Naskonomo | Blau Adél |
Naskiĝo | 1877 en ![]() |
Morto | la 29-an de aŭgusto 1921 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Ambrus |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |

Adél Blau [1] naskiĝis en 1877 en Szabadszállás, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1921 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Etelka Benkő devenis el juda familio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio, poste ŝi aliĝis al trupo de Pál Rakodczay en Teatro Kisfaludy. Ekde 1894 ŝi estis membro de unuigita trupo de Győr kaj Sopron, kie ŝi kantadis operetojn. En la sama jaro ŝi edziniĝis, poste ŝi plulernis en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝi kantadis ankaŭ en Népszínház. Ekde 1902 ŝi estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi mortis pro hispana gripo.
El ŝia repertuaro redakti
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Musette
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Mignon, Nedda
- Charles Gounod: Faust – Margit
- Léo Delibes: Lakmé — Miss Ellen
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – Pamina
- Ferdinando Bertoni: La dresado de la megero (opero) - Bianca