EuroVelo 8
La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 8, nomata Mediteranea vojo, estas internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj). Ĝi longas 7 500 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Hispanio, Francio, Monako, Italio, Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Albanio, Grekio, Turkio kaj Kipro.
eŭropa bicikla vojo 8 EuroVelo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
long-distance cycling route | |||||||||
| |||||||||
Pli detale, la internacia vojo pasas tra la lokoj
Kadizo - Malago - Almerio - Murcio - Alakanto - Valencio - Barcelono - Beziero - Sète (EV17) - Cannes - Nico - Torino - Pavio (EV5) - Mantovo (EV7) - Venecio - Triesto (EV9) - Koper - Pula (EV9) - Zadar - Split - Dubrovnik - Tivat - Kotor - Shkodër - Tirano - Vlorë - Patraso - Ateno (EV11) - Bergama - Izmiro - Selçuk - Nikozio - Larnaka - Limasolo - Pafo - Polis kaj interligas ilin.