Eŭska Aŭtonoma Komunumo
aŭtonoma komunumo de Hispanio
(Alidirektita el Euskadi)
Eŭska Aŭtonoma Komunumo (eŭske Euskal Autonomia Erkidegoa, hispane Comunidad Autónoma del País Vasco) estas aŭtonoma regiono de norda Hispanio, najbara al Biskaja Golfo kaj Francio, de kiu ĝin apartigas la Pireneoj.
Eŭskio | |||
eŭske Euskal Herria
hispane País Vasco | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Eŭskio | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Eŭskio | ||
Provincoj | 3
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj urboj | 3
| ||
Situo | Vitorio | ||
- alteco | 525 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Vitorio | ||
- koordinatoj | 42° 51′ 00″ N 02° 40′ 00″ U / 42.85000 °N, 2.66667 °U (mapo) | ||
Areo | 7,234 km² (723,4 ha) | ||
Loĝantaro | 2 213 993 loĝantoj (2021) | ||
Denseco | 306 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 22-a de decembro 1979 | ||
Ĉefulo | Imanol Pradales (ekde 22-a de junio 2024) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-PV | ||
Situo de Vitorio enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Basque Country | |||
Retpaĝo: Registaro de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo | |||
Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 2 213 993 loĝantoj sur areo de 7 234 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 306 loĝantoj/km². Ĝia ĉefa etno estas eŭskoj, kiuj rigardas ĝin la plej okcidenta triono de la tradicia Eŭskio (kune kun Navara Aŭtonoma Komunumo kaj Nord-Eŭskio).
- Adm. divido: 3 provincoj ("historiaj teritorioj") Álava-Araba, Guipúzcoa-Gipuzkoa kaj Vizcaya-Bizkaia.
- Gravaj urboj: Bilbao / (Bilbo), Donostio (Donostia / San Sebastián), Vitoria / Gasteiz.