Eva KANTŮRKOVÁ (naskiĝis la 11-an de majo 1930 en Praha) estas ĉeĥa verkistino.

Eva Kantůrková
Eva Kantůrková (2010)
Eva Kantůrková (2010)
Persona informo
Naskonomo Eva Sílová
Naskiĝo 11-an de majo 1930 (1930-05-11) (93-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Patro Jiří Síla
Patrino Bohumila Sílová
Edz(in)o Jan Štern • Jiří Kantůrek
Infanoj Jan Štern • Ivan Štern
Okupo
Okupo verkisto • dramaturgo • ĵurnalistoscenaristopolitikisto
vdr

Ŝia patro Jiří Síla (1911-1960) estis ĵurnalisto kaj filma aŭtoro, patrino Bohumila Sílová (1908-1957) estis verkistino. Ŝia edzo Jiří Kantůrek laboris kiel televida ĵurnalisto kaj teknikisto.

Ŝi studis historian fakon de filozofia fakultato ĉe Universitato de Karolo en Prago (ĝis 1956), poste laboris kiel ĵurnalistino kaj verkistino de libroj kaj filmoj, sed tiuj estis post realigo malpermesitaj, libroj ofte likviditaj.

La romano Funebra ceremonio priskribas perfortan kolektivigadon de agrikulturistoj en la 1950-aj jaroj, Nigra stelo rakontas sorton de maldekstrula ĵurnalisto, kiu travivis perdon de iluzioj pri siaj idealoj, La Sinjoro de la Turo inspiriĝis de la vivo de Jesuo Kristo, Amikinoj el la trist-domo bildigas virinan malliberejon.

En 1970 ŝi eksiĝis el la komunista partio kaj fariĝis malpermesita aŭtoro. Ŝi subskribis Ĉarton 77 kaj engaĝis sin en la disidenta movado kontraŭ la ĉeĥoslovaka komunista totaleco. En 1981-1982 ŝi pasigis kelkajn monatojn en malliberejo. Ekde 1986 ŝi estas honora membrino de la sveda PEN-klubo. En 1994 ŝi fariĝis prezidanto de verkista asocio en Ĉeĥio.

Verkoj redakti

  • Jen si tak maličko povyskočit (Nur iomete ekhopi, 1966)
  • Smuteční slavnost (Funebra ceremonio, 1967)
  • Po potopě (Post diluvo, 1969)
  • Pozůstalost pana Abelo (Testamentaĵo de sinjoro Ábel, 1971)
  • Nulový bod (Nula punkto, 1970)
  • Černá hvězda (Nigra stelo, 1974)
  • Muž v závěsu (Viro trenata, 1977)
  • Sen o zlu (Sonĝo pri malbono, 1997)
  • Tři novely (Tri noveloj, 1978)
  • Pán Věže (La Sinjoro de la Turo, 1979)
  • Fejetony (Felietonoj, 1979)
  • Přítelkyně z domu smutku (Amikinoj el la trist-domo, 1984)
  • Jan Hus (Johano Hus, 1986)
  • Sešly jsme se v této knize (Ni kunvenis en ĉi tiu libro, 1991)
  • Krabička se šperky (Skatoleto kun juveloj, 1992)
  • Památník (Memorlibro, 1994)
  • Valivý čas proměn (Ruliĝema tempo de ŝanĝoj, 1995)
  • Záznamy paměti (Registroj de la memoro, 1997)
  • Zahrada dětství jménem Eden (Ĝardeno de infanaĝo nomata Edeno, 1998)
  • Nečas (Nečas, 2000)
  • Nečasův román (Romano de Nečas, 2002)